Hassan, laŭ kanare ಹಾಸನ estas urbego, administra centro de la samnoma distrikto Hassan en subŝtato Karnatako en sudokcidenta Barato. La urbego ricevas sian nomon de la hindua diino Hassanamba.

Hassan
urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 573201
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 133 436  (2011) [+]
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 13° 0′ N, 76° 6′ O (mapo)13.00576.102777777778Koordinatoj: 13° 0′ N, 76° 6′ O (mapo) [+]
Alto 972 m [+]
Areo 6814 km² ( 681 400 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Hassan (Karnatako)
Hassan (Karnatako)
DEC
Hassan
Hassan
Situo de Hassan
Hassan (Barato)
Hassan (Barato)
DEC
Hassan
Hassan
Situo de Hassan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hassan, Karnataka [+]
vdr
Juĝejo

Geografio redakti

Hassan situas en Dekkana Altebenaĵo en alteco 980 metrojn super la marnivelo. Ĉikkamagaluru troviĝas 52, Majsuro 95, Mandya 99, Tumakuru 115, Mangaloro kun marbordo 138, subŝtata ĉefurbo Bengaluro 158, Mumbajo 753, Kolkato 1678, tutlanda ĉefurbo Delhio 1744 kilometrojn (aere) [1].

 
Aŭtobusa stacidomo

Demografio redakti

En 2011 populacio de Hassan estis 155 006 sen la aglomeraĵo. La urbo atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil) en la 1990-aj jaroj. La legopovo estis 80.8%.

Historio redakti

Hassan longe apartenis al imperio Hojsala kiel signifa urbo ekde la 11-a jarcento, post jarcentoj al aliaj imperioj. Fine la britoj regis ĝis la sendependiĝo en 1947.

Ekonomio redakti

Ĉirkaŭaĵo de Hassan estas agrikultura. Oni kultivas precipe tritikojn, sukerkanojn kaj piprojn. En la urbego mem metiistoj, komercistoj kaj aliaj laboras. Funkcias ankaŭ kontrolcentro por la hinda spaca agentejo.

Eduko kaj lingvoj redakti

En Hassan la plej altnivela instruado okazas en la teknologia instituto.

La ĉefaj lingvoj en 2011 estis la kanara lingvo (kiel oficiala lingvo) (82%). Menciindas la hinda lingvo, la urdua estas ofta inter la islamanoj.

Religioj redakti

Ĉirkaŭ 72% de la populacio estas hinduaj, 24% islamaj, kristanaj 2 %, ĝainistaj 1 %.

Klimato redakti

Hassan situas en savanoklimato (Aw) laŭ klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas averaĝe po 764 mm. Inter majo-oktobro pli ofte pluvas (musonmonatoj), inter decembro kaj februaro apenaŭ pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 17-28 °C pro la altebenaĵo.

Trafiko redakti

Al Hassan kuras 4 fervojaj linioj kaj 7 ĉefvojoj. Enlanda flughaveno funkcias en Mangaloro.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti