Haveno de Santandero

La Haveno de Santandero estas haveno en la urbo Santandero, en Kantabrio (Hispanio). Ĝi situas ene de la Golfo de Santandero, ĉe la Kantabra Maro kaj en teritorio apartenanta al la municipoj Santandero, Camargo kaj Marina de Cudeyo. Ĝi apartenas al la samnoma Marprovinco Santandero (kodo ST).

Haveno de Santandero
marhaveno
Loko
Lando  Hispanio
Urbo Santandero
Geografia situo 43° 28′ N, 3° 48′ U (mapo)43.45843-3.80712Koordinatoj: 43° 28′ N, 3° 48′ U (mapo)
Haveno de Santandero (Kantabrio)
Haveno de Santandero (Kantabrio)
DEC
Haveno de Santandero
Haveno de Santandero
Lokigo de Kantabrio en Hispanio
Situo de Haveno de Santandero

Map

Datenoj
Tipo Marhaveno
vdr
Satelita foto de la Golfo de Santandero, kie rimarkeblas la rektaj anguloj kaj formoj de la haveno en la okcidenta marbordo.

Historio redakti

 
Santandero laŭ imago de pentristo Joris Hoefnagel je fino de la 16-a jarcento. Tiu ĉi estas la plej malnova bildo de la urbo.

La historio de Santandero estas tre rilata al la haveno ekde tre frua tempo. Ties konstruo tuj allogis homojn al Santandero, instigante daŭran kreskon de la loka loĝantaro. Nuntempe ĝi estas unu el la plej gravaj infrastrukturoj de Kantabrio, agante kiel ekonomia impulsilo en la tuta regiono. Ekde la 1950-aj jaroj, la havena areo estas tre interesa de urboplanisma vidpunkto kaj komence de la 21-a jarcento la loka registaro ekplanis destini la ne plu uzatajn terenojn de la haveno por grandskalaj urbaj projektoj.

Romia haveno redakti

 
Aspekto de la haveno en 1867.

Post fino de la Kantabraj militoj en la jaro -19, Romio fondis la havenon Portus Victoriae (en la latina, Haveno de Venko), kiun multaj fakuloj konsideras tiu en Santandero kaj, aliaj, tiu de Santoña. La loko de la nova urbo estis superba, protektite de la Golfo de Santandero. En komenco, la plej grava aktiveco de la haveno estis rilata al eksporto de mineraloj al aliaj lokoj de la Romia Imperio.

Meza kaj moderna epokoj redakti

 
La ŝtongruo, kiu estas atestilo de frua industria aktiveco, iĝis simbolo de la urbo.

Dum frua Mezepoko Santandero estis membro de la Ligo de la Kvar Urbetoj kun aliaj 3 havenurboj ĉe la Kantabra Maro. Krome, en 1296 oni kreis la Ligon de la Marĉoj, al kiu ankaŭ aliĝis Santandero. Poste, en 1494, oni kreis la institucion Konsulejo de Burgoso, kiu permesis komercon de lano el Kastilio, donante grandan impulson al la loka ekonomio. En la 16-a jarcento ĝi estis unu el la plej gravaj havenoj la Reĝlando Kastilio de komerca kaj milita vidpunkto. En 1570, la reĝo Filipo la 2-a deklaris ĝin milita ĉefhaveno ĉe la Kantabra Maro. En 1639 oni fondis la Reĝan Ŝipkonstrujeon de Guarnizo, kiu estis la ĝermo de la nuna ŝipkonstrua kompanio Astander, en la nuna municipo El Astillero.

Komerco kun Ameriko redakti

En 1765 la reĝo aprobis dekreton pri libera komerco, kiu permesis, ke Santandero komercis kun kolonioj de la Hispana Imperio en Ameriko. En 1785, post 20 jaroj, oni kreis la Konsulejon de Santandero. Danke al tiu ĉi du rimedoj, la komerco kun la kolonioj iĝis tre abunda kaj grava kaj la urbo daŭre prosperis iĝante unu el la plej gravaj havenurboj en Iberio.

En 1801 oni kreis la Marprovincon de Santandero.

En 1893 fajro en vaporŝipo Cabo Machichaco okazigis grandan katastrofon en la haveno. La varoj de la ŝipo, plejparte dinamito kaj sulfata acido, brulegis dum pluraj horoj kaj poste brue eksplodis. En la katastrofo mortis 590 homoj kaj estis almenaŭ 525 vunditoj.

20-a jarcento redakti

 
Panoramo de la haveno.

La 11-an de aŭgusto 1918 oni kreis en Santandero impost-liberan stokejon, kiu estis inter la unuaj ekzistantaj en Hispanio. Tie oni povas konservi varojn kvazaŭ en libera haveno.

Meze de la 20-a jarcento, oni decidis translokigi la ĉefajn ejojn de la haveno eksteren de la urbo. Tial la plejparton el la haveno oni translokigis suden al ŝtopita kaj sekigita marĉo, ĉe la Estuaro de Raos, sur la municipa limo de Santandero kaj Camargo. En 1985 oni konstruis la unuajn kajojn de Raos kaj en 1989 la nordan ond-rompilon de Raos kaj la stacion por pramŝipoj. Poste, en la haveno oni konstruis plurajn instalaĵojn por enŝipiĝo kaj elŝipiĝo de aŭtomobiloj, kiu estas unu el ties plej gravaj komercaj taskoj nun.

En 1997 nova kaj centra ond-rompilo en Raos estis finita.

Eventoj redakti

  • Konkurso de la Altaj Ŝipoj, en 2002.
  • Festivalo de la Maro, ekde 2005. Ĝi estas datrevena festo iniciatita en 2005 pro la 250-jariĝo de la titolo "urbo" por Santandero.
  • Monda Olimpika Konkurso de Velado, en 2014.

Eksteraj ligiloj redakti