Havre - Caumartin (pariza metrostacio)

metrostacio en Parizo

Havre - Caumartin [avʁ komaʁtɛ̃] estas stacio sur linioj 3 kaj 9 de la Metroo de Parizo; ĝi situas en la 9-a arondismento de Parizo.

Havre - Caumartin
Stacio Havre - Caumartin sur linio 9
Stacio Havre - Caumartin sur linio 9
metrostacio • subtera stacio
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 9-a
Geografia situo 48° 52′ 25″ N, 2° 19′ 42″ O (mapo)48.8736082.328325Koordinatoj: 48° 52′ 25″ N, 2° 19′ 42″ O (mapo)
Havre - Caumartin (Parizo)
Havre - Caumartin (Parizo)
DEC
Havre - Caumartin
Havre - Caumartin
Havre - Caumartin
Situo sur mapo de Parizo
Map
Havre - Caumartin
Ecoj
Trakoj 4
Kajoj 4
Tarifa zono 1
Jara trafiko 5 894 982 vojaĝantoj (2021)
Historio
Malfermo 19-a de oktobro 1904 M03
3-a de junio 1923 M09
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo 0607
Metro-linioj M03 · M09
Interkonektoj
Trajno-linioj  · 
vdr

Stacio redakti

La stacio Caumartin estis malfermita la 19-an de oktobro 1904, per la ekservo de unua parto de la linio 3 inter stacioj Avenue de Villiers (hodiaŭ Villiers) kaj Père Lachaise. Ĝi alprenis sian nunan nomon en 1926.

Ĝi troviĝas en la interkruciĝejo de Strato de Caumartin kaj de Bulvardo Haussmann, centkelk metrojn de Strato du Havre.

Strato du Havre kondukas al la antaŭo de Gare Saint-Lazare, tiel memorigante ke Le Havre estas unu el la ĉefaj direktoj de tiu stacidomo.

Markizo de Saint-Ange, Antoine-Louis Lefebvre de Caumartin estis provosto de komercistoj de Parizo en la 18-a jarcento. Li iniciatis parton de la strato kiu alprenis lian nomon.

Alirejoj redakti

  1. Strato du Havre - n-ro 70, Bulvardo Haussmann
  2. Bulvardo Haussmann Grands Magasins (Grandmagazenoj) - n-ro 56, Bulvardo Haussmann
  3. Strato Auber - n-ro 53, Bulvardo Haussmann
  4. Strato de Caumartin - n-ro 43, Bulvardo Haussmann

Interkonektoj redakti

Proksime redakti

Bildgalerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti