Heinrich Ludolf Ahrens

Franz Heinrich Ludolf AHRENS (naskiĝinta la 6-an de junio 1809 en Helmstedt, mortinta la 24-an de septembro 1881 en Hanovro) estis germana klasika filologo kaj pedagogo kiu verkis bazajn librojn pri helenaj dialektoj kaj komencinstruado por la malnovgreka lingvo.

Heinrich Ludolf Ahrens
Persona informo
Naskiĝo 6-an de junio 1809 (1809-06-06)
en Helmstedt
Morto 24-an de septembro 1881 (1881-09-24) (72-jaraĝa)
en Hanovro
Lingvoj germanamoderna grekalatina
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Göttingen
Okupo
Okupo lingvisto • gimnazia instruisto • klasika filologo • lernejestro
vdr

Vivo redakti

Estante sepa filo de instruisto li naskiĝurbe frekventis Julianum-gimnazion ekde 1817.[1] Inter 1826 kaj 1829 li studis ĉe Karl Otfried Müller kaj Georg Ludolf Dissen je la Universitato de Göttingen sciencojn pri antikvo kaj lingvistikon. Lia skribaĵo De Athenarum statu politico honoritis fare de la filozofia fakultato kaj li samloke kaj doktoriĝis kaj habilitiĝis jam en 1829 (kiel 20-jaraĝulo!). En 1830 li iĝis helpinstruisto ĉe la göttingen-a gimnazio kaj en 1831 instruisto en Ilfeld (ĉe pedagogia faklernejo), kie li restis dum 14 jaroj kaj edzinigis filinon de la lernejestro Adolf Friedrich Brohm[2]. En Ilfeld li publikigis sian ĉefverkon pri helenaj dialektoj kiu orientiĝis je la metodoj de Jacob Grimm kaj igis Ahrens fondinto de la nova dialektologio.[3] Herbert Weir Smyth taksis tiun ĉi libron pioniraĵon nevenkita la sekvintajn kvar jardekojn.[4] Tiam la dekstra mano de Ahrens suferis inflamon; sekve li komencis skribi maldekstre (ĝis 1869).[5]

En 1845 nomumitis direktoro de la gimnazio en Lingen kaj en 1849 li fariĝis lernejestro de la Vilhelma kaj konsilantara gimnazio en Hanovro posteulonte Georg Friedrich Grotefend. Tiun ĉi deĵoron li plenumis dum ne tute 30 jaroj. Lia disĉiplo Otto Crusius memoris pri modesta persono kiu kapablis fascini la aŭskultantaron per nobleco kaj spriteco.[6] La instruadon, precipe por komencantoj, Ahrens pedagoge revoluciis modelante por estontaj generacioj. Unu lia metodo estis la uzo de originalaj tekstoj el Odiseo ekde la komenco (post ses semajnoj de enkonduko en bazajn gramatikaĵojn).[7] Stupidan kaj senkuntekstan parkeradon de gramatikaj paradigmoj li ne ŝatis.[8]

Graveco redakti

Science Ahrens okupiĝis pri multaj kampoj. Krom klasika filologio, mitologio kaj antikva epoko li ankaŭ publikigis aferojn pri teologio kaj regionhistorio. Bedaŭrinde ne malmultaj liaj sugestoj kaj konkludoj poste evidentiĝis nekorektaj.[9]

Estante oficiala sendito de la superaj lernejaro Ahrens en 1849 membris en la Unua ĉambro de la parlamento hanovra. De tie li baldaŭ poste removigitis pro sia nekaŝita inklino je tutgermana unuiĝo. En 1869 la prusia reĝo Vilhelmo vokis lin en la unuan hanovran landan asembleon.[10] Ahrens estis ekstera membro de la Akademio de Göttingen (historia-filologia klaso) kaj de la Rusa Akademio de Sciencoj, ekde 1863 krome membro de la Germana arkeologia instituto je Romo. En 1879 Ahrens retiĝiris kiel sekreta registarkonsilisto. Havis li du filinojn kaj tri filojn.

Verkoj redakti

Ĉiuj liaj publikigitiaĵoj troveblas ĉe Heinrich Ludolf Ahrens: Kleine Schriften von H. L. Ahrens. Eldonis Otto Crusius, Hannover 1891, p. X-XV.[11]

  • De graecae linguae dialectis. Göttingen 1839-1843 (interrete); dua eldono de Richard Meister, 1881 ss. kaj
  • Bucolicorum graecorum reliquiae. Leipzig 1855-1859, du volumoj (interrete); teksteldono, samloke 1850 kaj ankoraŭ pli ofte

Krome Ahrens publikigis multajn eseojn, ekz.:

  • Beiträge zur griechischen und lateinischen Etymologie. Unua kajero, Leipzig 1879 (interrete).

Por lerneja uzo bonis:

  • Griechisches Elementarbuch aus Homer. Dua eldono, Göttingen 1870 (interrete) und
  • Griechische Formenlehre des Homerischen und attischen Dialekts. Dua eldono, Göttingen 1869 (interrete).

Elekto de ties historiaj laboraĵoj:

Referencoj redakti

  1. Klaus Mlynek: Ahrens, Heinrich Ludolf. Ĉe: Hannoversches Biographisches Lexikon. Von den Anfängen bis zur Gegenwart. Schlütersche, Hannover 2002, p. 25-26, konkrete p. 25.
  2. Georg Meyer: Verzeichnis der Lehrer und Schüler des Ilfelder Pädagogiums von Ostern 1800 bis vor Ostern 1853. Ĉe: Jahresbericht über die Königliche Klosterschule zu Ilfeld, von Ostern 1905 bis Ostern 1906. Göttingen 1906, p. 3-71, konkrete p. 5.
  3. Klaus Mlynek (2002), p. 26.
  4. recenzo pri Crusius (eld.): Kleine Schriften, p. 236.
  5. Carl Capelle: Heinrich Ludolf Ahrens. Ĉe: Biographisches Jahrbuch für Alterthumskunde. Volumo 4, 1881, eldonis Conrad Bursian, p. 89-103, konkrete p. 91-92
  6. Otto Crusius: antaŭparolo por Heinrich Ludolf Ahrens: Kleine Schriften von H. L. Ahrens. eldonis Otto Crusius, Hannover 1891, p. V-IX, konkrete p. IX.
  7. kp. Heinrich Ludolf Ahrens: Der griechische Unterricht am Lyceum. Ĉe: Jahresbericht des Lyceums zu Hannover. Ostern 1860. Fr. Culemann, Hannover 1860, p. 20-32 interrete.
  8. Siehe Stefan Kipf: Griechischlernen mit Homer und Herodot. Versuche einer Neugestaltung des griechischen Anfangsunterrichts seit dem Neuhumanismus. In: Werner Hüllen, Friedrike Kippel (eld.): Sprachen der Bildung - Bildung durch Sprachen im Deutschland des 18. und 19. Jahrhunderts. Wiesbaden 2005, p. 91-104, konkrete 101-102; Carl Capelle (1881), p. 96-99
  9. Kp. Athenaeum, 30.7.1892, p. 156.
  10. Carl Capelle (1881), p. 101-102
  11. antaŭrigardo.

Eksteraj ligiloj redakti