Hejma centpiedulo

La hejma aŭ aranea centpiedulo (Scutigera coleoptrata) estas specio el la centpieduloj (Myriopoda) vivanta en hejmoj de tuta mondo proksime el 25 ĝis 55 gradoj de norda kaj suda latitudo. Ĝi longas 16–24 mm kaj voras hejmajn fiinsektojn, araneojn, tiel ĝi estas utila. Ĝi mortigas viktimojn per veneno. Ĝi ne damaĝas la homajn manĝaĵojn kaj meblojn. Atakas homon kaj hejmbestojn nur en kazo de danĝero, alie ne estas agresema. En varma klimato loĝas ankaŭ en naturo ekstere de hejmoj.

Hejma centpiedulo

Eksteraj ligiloj redakti