Hejmo (2009-a dokumenta filmo)

Hejmo (angle Home) estas 2009-a dokumenta filmo de Yann Arthus-Bertrand. La filmo estas preskaŭ tute komponita de aeraj vidadoj de diversaj lokoj sur la Tero. Ĝi montras la diversecon de la vivo sur la Tero kaj kiel homaro minacas la ekologian ekvilibron de la planedo. La filmo estis eldonita samtempe je la 5an de junio 2009 en kinejoj tra la tuta mondo, DVD, Blu-ray, televido kaj sur YouTube, aperante en 181 landoj.

Hejmo
filmo
Originala titolo Home
Originala lingvo franca lingvo • araba lingvo • angla lingvo • germana lingvo • nederlanda lingvo • portugala lingvo • rusa lingvo • hispana lingvo • kurda lingvo
Kina aperdato 5an de junio 2009
Daŭro 93 minutoj kaj 18 sekundoj
Ĝenro Dokumenta filmo
Reĝisoro(j) Yann Arthus-Bertrand
Produktisto(j) Denis Carot and Luc Besson
Scenaro Yann Arthus-Bertrand
Filmita en Kalifornio
Muziko de Armand Amar
Rolantoj Glenn Close • Yann Arthus-Bertrand • Salma Hayek • Jacques Gamblin
Produktinta firmao Blumhouse Productions
IMDb
vdr

La filmo estis financita de PPR, franca transnacia holdingo, kiu estas specialisto pri detalaj butikoj kaj lukso markoj, kiel parto de ilia PUBLIKAJ RILATOJ strategio.[1][2]

Superrigardo redakti

La filmo dokumentas la nunan staton de la Tero, ĝia klimato kaj kiel ni, kiel ĉefa specio, kun nia agado havas gravajn reflektiĝojn sur ĝia estonto. Temo montrita en la filmo estas la interligiteco - kiom ĉiuj organismoj kaj la Tero mem estas interligitaj en delikata sed tre necesa natura ekvilibro, kaj kiel nenia organismo povas esti memsufiĉa.

La unuaj 15 minutoj inkluzivas scenojn de la komenco de la natura mondo, startante per unuĉela algo, kiu evoluas ĉe la randoj de vulkanaj fontoj. Pere de montrado pri la necesa rolo de la algoj en la evoluado de la Fotosintezo, ĝi ankaŭ esploras la nenombreblajn plantajn speciojn, kiuj tutaj naskiĝis de tiu ĉi unuĉela estaĵo.

Dum la sekva horo, la filmo pasas al pli homa vidpunkto, montrante la agrikulturan revolucion kaj ĝian konsekvencojn, antaŭ paroli pri la ekspluatado de petrolo, kiu permesis la aktualajn industriojn, urbojn kaj malekvilibrojn inter la monda popolo pri bonstato. Ĝi priskribas la aktualan nebonan situacion pri besto-ranĉoj, senarbarigo, elĉerpado de manĝaĵo kaj akvo, la uzado de ne-renovigeblaj "fosilia akvo", la troa fosado por ekstraktado kaj la elĉerpo de energio, nome elektro. Urboj kiel Novjorko, Las Vegas, Los-Anĝeleso, Shenzhen, Mumbajo, Tokio and Dubajo estas uzitaj kiel ekzemploj de nebona administrado kaj malŝparado de energio, akvo kaj manĝaĵo. La regreson de marĉoj kaj glaciejoj estas montrita en vastaj aeraj filmadoj de Antarkto, Norda Poluso kaj Afriko, dume amas-elmigrado estas antaŭvidita kaj kalkulita pri la okazo, ke la kondiĉoj de nia nesubtenebla ekspluatado de mondaj rimedoj ne ŝanĝiĝas.

Ekde ĉi tiu punkto, la filmo koncentriĝas pri Tutmonda varmiĝo kaj pri la karbono-krizo. Hejmo montras kiel likviĝantaj glaciejoj, altigante la marajn nivelojn kaj ŝanĝante la klimaton, minacas la personojn, kiuj malpli rilatas al la klimataj ŝanĝoj. Krome, tiuj likviĝantaj glaciejoj baldaŭ influos la plej homoplenaj regionoj.

Sekve, preskaŭ 3 minutoj de la filmo sinteze montras la nombrajn informojn, kiuj estis prezentitaj dum la tuta filmo. Poste la filmo finas per pozitivaj konkludoj. La dokumenta filmo celas montri la "malbonegajn verojn" pri nia influo sur la Tero, sed ankaŭ montri tion, kion oni estas faranta por lukti kaj ŝanĝi ĝin. La pozitivaj ekzemploj montritaj estas: renovigeblaj energioj, kreado de naciaj parkoj, internacia kunlaborado inter diversaj nacioj pri mediaj problemoj, edukadon de la infanoj eĉ en la plej malriĉaj landoj kaj reformoj, kreitaj tra la tuta mondo, por respondi al la aktualaj problemoj pri la Tero.

Produktado redakti

Hejmo estis filmita dum diversaj tempoj pro la vasteco de la regionoj montritaj. Pasigante pli ol 18 monatojn por kompletigi ĝin, la reĝisoro Yann Arthus-Bertrand kameraisto, kamerao-inĝeniero kaj piloto flugis per eta helikoptero trans la diversaj regionoj de pli ol 50 nacioj. La filmo estis realigita per tredistingivaj "Cineflex" kameraoj, kiuj estis pendigitaj de giroskopo-fiksigita sfero, sur trakoj ĉe la bazo de la helikoptero. Tiuj kameraoj, origine elpensitaj por militaj ekipaĵoj, malpliigas la vibrojn, helpante la kaptado de fluaj bildoj. Post preskaŭ ĉiu flugo, la registraĵoj estis tuj kontrolitaj por certigi, ke ili estu uzeblaj.[3] Apenaŭ la filmo estis kompletigita, Besson kaj ĝia teamo havis pli ol 488 horoj de filmado por labori al la fina redaktado.[4]

Distribuado kaj antaŭepuŝado redakti

Por lanĉi la dokumentan filmon interrete, Youtube-a kanalo, konata kiel "HomeProject" (Hejmo de la Projekto), estis kreita. Diversaj etaj pecoj de la filmo estis alŝutitaj tie, kiuj estis filmitaj en variaj lokoj, inkluzivante Arktan Cirklon, Afrikon kaj kelkajn el la plej grandaj metropoloj.

Dum la 9a de Marto 2009, estis gazetara konferenco en Parizo, Francio, kie Yann Arthus-Bertrand kaj diversaj produktoroj parolis pri la diversaj temoj pritraktitaj en la filmo, kaj ili certigis, ke Hejmo estus estonta la unua filmo, kiu estu eldonita samtempe en la kinejoj, sur DVD kaj interrete en la kvin kontinentoj.[5]

Dum la 5a de Majo 2009, dua gazetara konferenco denove fariĝis en Parizo, kie la samaj filmgrupanoj anoncis, ke la eldono de la filmo estu la 5an de Junio 2009, Monda Media Tago. Krome, ili anoncis, ke Hejmo estos tute senpaga por ĉiuj, ĉar "la utilon de ĉi tiu filmo ne povas esti kalkulita per dolaroj, sed anstataŭe per spektantoj." Ili ankaŭ malkovris, ke PPR estis mone helponta la filmon por faciligi la neeviteblajn kostojn.[6]

La filmo, kiu estis videbla senpage ekde la 14an de Junio, estis elsendita je 14 diversaj lingvoj. La esperanta versio aperos dum la unua Esperanta Kinofestivalo en julio 2011.[7] La Blu-ray eldono estis eldonita de 20th Century Fox kaj enhavas kaj anglan kaj francan versiojn. Kiam la tutaj kostoj estos kovritaj, ĉiu plua gajno estos donacita al Good Planet Company.[8][9]

Kopirajto redakti

Kvankam la filmo estas sub licenco de Krea Komunaĵo, ĝi ne havas oficialan aŭtorrajton. Yann Arthus-Bertrand rimarkis dum TED prelego [10], ke la filmo ne havas aŭtorrajton: "La filmo ne havas aŭtorrajton. Ekde la 5an de Junio, la Media Tago, ĉiu povas elŝuti la filmon interrete. La filmo estis donita senpage al la televidaj kaj kinejaj distribuantoj por montri ĝin je la 5an de Junio. Ne ekzistas iu ajn komerco pri ĉi tiu filmo. Ĝi disponeblas por lernejoj, urboj, Ne-registara organizaĵoj kaj vi."

Ĉi tiu celas diri, ke la filmo povas esti distribuita, kopiita, alŝutita, registrita sur DVD, k.t.p., sen limoj escepte de ŝanĝoj.

Publika akcepto redakti

La filmo estis tre bone akceptita ĝis la eldono, akirante 400 milojn da vidoj en la unuaj 24 horoj ĉe Youtube. Dum Aprilo 2010, la franca, angla, germana, hispana, rusa kaj araba versioj ĉe Youtube akiris pli ol 14 milionoj da vidoj. Ĝi akiris bonegajn nombrojn da vidoj eĉ per diversaj mondaj kanaloj, kiel National Geographic.

Vidu ankaŭ redakti

  • Planet EarthBBC televida serio
  • Trilogio Qatsi – serio de tri filmoj de Godfrey Reggio
  • Chronos – filmo de Ron Fricke kiu esploras la tempopason
  • Baraka
  • An Inconvenient Truth

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti