Hencida estas vilaĝo kaj municipo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en subregiono de Berettyóújfalu. La nomo ne havas sencon en la hungara, sed estas konata hungara esprimo "de Hencida ĝis Boncida". Malmulte scias, ke ambaŭ estas vilaĝoj, la alia troviĝas en Transilvanio.

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Hencida situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ dekstra bordo de Berettyó kun ponto, Berettyóújfalu estas proksime.

Historio redakti

La komunumo estis loĝata dum la kuprepoko, bronzepoko, ferepoko kaj de sarmatoj. La unua mencio devenis el 1342 pri la setlejo Sárhida (ŝArhida), kiu baldaŭ fandiĝis kun Bencida. Dum la mezepoko la vilaĝo estis eklezia loko kaj doganejo. Post la turkoj Hencida en 1659 refondiĝis en la alia bordo de la rivero por ne memori la turkajn detruojn. En la 19-a jarcento kelkfoje inundoj okazis kaj en 1874 incendio. En 1919 la rumanoj okupis la regionon. Dum la socialismo kolĥozo pri Nova Vivo funkciis.

Gravaj personoj redakti

Vidindaĵoj redakti

La kalvinana preĝejo en 1804 konstruiĝis, la turo estas 38 m-ojn alta. Apud la vilaĝo arbaro kun kverkoj, robinioj, aceroj, frakcenoj troviĝas.

Ĝemelkomunumo redakti

Vilaĝservoj estas aŭtonomio por ciganoj, lernejo, infanĝardeno, biblioteko, interretejo, poŝto, policana ĉambro.