Hendrick van Uylenburgh

Hendrick Gerritszoon van UYLENBURGH (ĉirkaŭ 1587 – 1661) estis influa artkomercisto de la Ora jarcento de Nederlando kiu ege helpis en la lanĉo de la karieroj de Rembrandt, Govert Flinck, Ferdinand Bol kaj aliaj pentristoj.

Hendrick van Uylenburgh
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1587 (1587-01-01)
en Krakovo
Morto 22-an de marto 1661 (1661-03-22) (74-jaraĝa)
en Amsterdamo
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Familio
Patro Gerrit Rommertsz. Uylenburgh
Frat(in)o Rombout Uylenburgh
Infano Gerrit van Uylenburgh
Okupo
Okupo artkolektanto • artovendisto
vdr

Li translokiĝis kun sia familio al Krakovo (Pollando) kaj tie trejniĝis kiel pentristo kaj ankaŭ laboris kiel artaĉetisto por la pola reĝo. Ĉirkaŭ 1612 li translokiĝis al Dancigo (nuna Gdańsk) kaj en 1625 revenis en Nederlandon por setliĝi en Amsterdamo.

La anatomia leciono de D-ro Nicolaes Tulp, pentrita de Rembrandt en la ateliero de Hendrick van Uylenburgh.

Van Uylenburgh zorgis pri la negocoj de Cornelis van der Voort kaj iĝis artkomercisto, dungante pentristojn por sia propra ateliero. En 1631 Rembrandt translokiĝis ĉe Uylenburgh (apud la posta hejmo de Rembrandt, nune Rembrandta Dommuzeo) por labori en la ateliero de van Uylenburgh. Rembrandt iĝis ĉefa pentristo de la ateliero kaj en 1634 edziĝis al kuzino de van Uylenburgh nome Saskia van Uylenburgh.[1]

Notoj redakti