Henry van Etten

esperantisto kaj engaĝita kvakero kun nederlandaj kaj francaj familiaj radikoj

Henry van Etten estis esperantisto kaj engaĝita kvakero kun nederlandaj kaj francaj familiaj radikoj, kiu naskiĝis la 28-an de marto 1893 en la 9-a arondismento de Parizo kaj mortis en 1968 en Manosque,[1] komunumo lokita en la departemento Alpes-de-Haute-Provence (Alpoj de Alta Provenco) de suda Francio.

Henry van Etten
Persona informo
Naskiĝo 28-an de marto 1893 (1893-03-28)
en 9-a arondismento de Parizo
Morto 1968
en Manosque
Lingvoj francaEsperantonederlandaanglagermana
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo lingvistoesperantisto
vdr

Li konigis Esperanton kaj Kvakerismon per siaj eldonaĵoj kaj kelkcent prelegoj faritaj en Francio kaj ankaŭ en Anglio, Svislando, Belgio kaj Usono. Henri van Etten markis la reanimadon de kvakerismo en Francio en la 20-a jarcento. En Francio li helpis plibonigi la kondiĉojn en malliberejoj kaj hejmoj por junaj deliktuloj.

Biografio redakti

Familio redakti

Henry van Etten estas filo de nederlanda patro kiu venis al Parizo kun sia familio en la aĝo de naŭ jaroj, kaj franca patrino de modesta familio. La familio estas katolika. Li studis komercon kaj ĝis 1919 laboris kun sia patro en nederlanda likvorfirmao en Parizo. Samtempe li dum la Unua Mondmilito helpis kun interalie la brita kvakera esperantisto Ralph Eliott inter 1916 kaj 1919 en Francio starigi Kvakeran Komitaton por helpo al la Militviktimoj, kiu kun multaj kvakeraj donacoj el Usono iĝis organizaĵo en 1917 (kaj ekzakte 30 jarojn poste, en 1947, honoriĝis per la Nobel-premio pri paco). Inter 1921 kaj 1923, li prizorgis kinejon de projekcioĉambro en Roye en la departemento Somme. En 1916 li geedziĝis kun Marcelle, kaj filino, Colette, naskiĝis en 1918.

En 1932, kiam lia 14-jara filino Colette devis lerni por lernejo poemon de Victor Hugo "glorante la armeon kaj la militon", li rifuzis kaj donis al ŝi leteron por la instruisto, substrekante ke por li kiel kvakero, esperantisto kaj pacifisto tio ne tolereblus[2]. Colette enamiĝos al germana soldato kaj forlasos Francion al Munkeno en 1944.

Esperanto redakti

Ekde 1907, en la aĝo de 14 jaroj, li estis altirita de la internaciisma kaj pacisma dimensioj de Esperanto. Li rapide tre aktivas en Esperanto-rondoj. Granda parto de la prelegoj kiujn li faris en Francio kaj najbaraj landoj en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj estis dediĉitaj al Esperanto. En 1921 en Anglio li partoprenis en la fondo de la Kvakera Esperanto-Societo (The Friends' Esperanto Society), organizo de kvakeraj esperantistoj, kies unua prezidanto iĝis lia kolego Ralph Eliott.

Kvakero en la malliberejoj redakti

Henry van Etten konatiĝis kun kvakerismo en somero 1916, kaj membriĝis en decembro de la sama jaro. Lia edzino Marcelle iĝis kvakero en 1929.

Lia ĉefa engaĝiĝo estis kiel sekretario de la Internacia Kvakera Centro de Pariza de marto 1924 ĝis junio 1946. Li faris dekojn da vojaĝoj kaj faris grandan nombron da prelegoj, kaj por diskonigi kvakerismon kaj por plibonigi la kondiĉojn de junaj deliktuloj kaj malliberuloj. Li estis permesita viziti multajn malliberejojn kaj li rimarkas en sia aŭtobiografio ke liaj raportoj helpis plibonigi la situacion en multaj kazoj.

En 1926 li estis la kunfondinto kaj tiam ĝenerala sekretario de la Studa kaj Agada Komitato por la Redukto de Krimo. Antaŭ adoleskaj kaptitoj de la malliberejoj de La Roquette en la 9-a arondismento de Parizo li en 1927 faras unuan prelegon. La junuloj estas enfermitaj en gardostarejoj: Henry van Etten vidas nur iliajn kapojn. Li estas ĉagrenita, demandas kaj akiras liberajn vizitrajtojn en la malliberejoj. En 1933, li donis tri prelegojn en la malliberejo de Fresnes (Val-de-Marne) en la ĉelkapelo enhavanta 250 individuajn gardostarejojn. En 1935, la komisiono iĝis la organizaĵo Ligue Pour l'Enfance Coupable, "Ligo por infanaĝo kulpula".

En 1933-1934, li partoprenis en la helpo donita al judaj rifuĝintoj en Parizo. En 1936, post ŝanĝo ĉe la estro de la prizona administrado, lia mallibereja karto ne plu estis renovigita: li do dediĉis sin esence al neplenaĝuloj.

Dum la milito, li aktive partoprenis en la "Kvakera Krizhelpo" kie li kunlaboris kun Marguerite Czarnecki (1905-1988). Li vizitis germanajn kaptitejojn kaj poste germanajn malliberejojn en Francio, kie li organizis distribuojn de manĝaĵo kaj medikamento por civilaj kaptitoj. Arestita dum kelkaj tagoj de la Gestapo en 1944, li estis liberigita danke al germana subteno. La laboro en la malliberejo daŭris kiam la rezistantoj estis anstataŭigitaj per kunlaborantoj, ekde septembro 1944.

En 1946, li estis malmembrigita de la Internacia Kvakera Centro en Parizo, ĉar li provizis helpon kaj por "amikaj" kaj por "malamikaj" malliberuloj. Li multe suferis pro tio, sentis sin maljuste traktita kaj neniam akceptis la kialojn[3].

Edukisto redakti

De 1947 ĝis 1950 Henry van Etten estis direktoro de la rehabilita centro "Schloss Ardeck"[4] por junaj germanaj deliktuloj, en Gau-Algesheim en Germanio, sub la franca militista registaro de Majenco en la france okupita zono de postmilita Germanio). Pedagogian subtenon li ricevis de Yves kaj Pitt Krüger, franc-germana paro kun ankaŭ fortaj ligoj al la kvakeroj, kiuj en 1933 starigis la renoman reformpedagogian lernejon La Coûme en la departemento orientaj Pireneoj por junaj germanoj fuĝintaj de nazia Germanio[5] La rehabilita centro estas tre aprezata de la germana registaro kaj fariĝas ŝtata institucio, kiu daŭros du jardekojn, ĝis la fino de la 1960-aj jaroj.

Reen en Francio, la paro van Etten nelonge prizorgis hejmon por junaj knaboj en ruinita kastelo proksime de Havro, depende de privata komitato. Tiam Henry van Etten de 1951 ĝis 1954 transprenis la administradon de tre kaduka pariza infana edukejo.

En Usono redakti

De 1954 ĝis 1959, la familio Ettens kun sia filino vivis en Absecon, Nov-Ĵerzejo. Henry van Etten donis francajn lecionojn kaj verkis franclingvan biografion de la fondinto de la kvakerismo George Fox laŭ peto de la franca eldonejo Éditions du Seuil. Sed lia sano estas ĉiam pli manka kaj la familio revenas por vivi en Francio.

Publikaĵoj redakti

Krom fari multajn prelegojn pri kvakerismo kaj Esperanto, Henry van Etten estis la verkinto aŭ tradukisto de pli ol tridek libroj, same kiel multaj varbiloj kaj artikoloj, ĉio temigante diversajn aspektojn de la kvakera mesaĝo kaj spirito. Lia unua broŝuro en la franca estis publikigita en 1919.

Ekde 1924 li estis la redaktoro de la monata revuo l'Écho des Amis ("la eĥo de amikoj" - la Amikoj estas la kvakeroj). Ekde 1932, li eldonis la revuon Rayons ("sunradioj"), la tiutempe nura revuo rajtigita en virinaj malliberejoj. Redaktoro inter 1938 kaj 1947 de la monata revuo Pour l'Enfance coupable ("Por infanaĝo kulpula"), kiu iĝis Sauvons l'Enfance ("Ni savu la infanaĝon"), poste Rééducation ("re-eduko").

  • George Fox, fondinto de la Religia Societo de Amikoj (kvakeroj), 1624-1690, Friends service council, Londono, [1916] (reeldonita en 1924, 1948, 1982), 15 p. (esperante)
  • Les Quakers : histoire de la Société religieuse des amis depuis sa fondation jusqu'à nos jours, Fischbacher et Société chrétienne des Amis (Quakers), Parizo, 1924, 130p.
  • Les Quakers et la Paix, Société des Amis (Quakers), Parizo, 1933 (noveldono), 16p.
  • Chronique de la vie quaker française de 1750 à 1938, Société religieuse des Amis (Quakers), Parizo, 1938 (kompletigita reeldono en 1947), 316 paĝoj (rete legebla Arkivigite je 2012-06-03 per la retarkivo Wayback Machine)
  • Le quakerisme : Aperçus sur l'histoire, les principes et les pratiques de la Société Religieuse des Amis, Société religieuse des Amis, Parizo, 1953, 98 p.
  • Georges Fox et les Quakers, Seuil, Editions du Seuil, Collections Microcosme, « Maîtres spirituels », Parizo, 1956 (reeldonita en 1960, 1966), 190 p.
  • Journal d'un Quaker de notre temps (1893-1962), Ed. du Scorpion, Coll. Alternance, 1964, 253 p. – aŭtobiografio

Notoj redakti

  1. informoj pri naskiĝaj kaj mortaj datumoj en la retejo bnf.fr
  2. Journal d'un Quaker de notre temps (1893-1962), france: "Ĵurnalo de kvakero de nia epoko (1893-1962)", paĝo 119, Eldonejo du Scorpion, Coll. Alternance, 1964 (253 paĝoj)
  3. Journal d'un Quaker.../Ĵurnalo de kvakero..., paĝoj 204-209.
  4. La germana artikolo pri la kastelo en regionalgeschichte.net nur mallonge pasas la tempon de ĝia eduka epoko, ĉar fakte iom pli ol 20 jaroj por konstruaĵo el la 15-a jarcento estas mallonga periodo.
  5. Pri tiu iniciato havas ampleksan artikolon La Coûme (germane) la germana vikipedio, kun mencio pri Henry van Etten kaj la rehabilita centro "Schloss Ardeck", sed pli detala artikolo pri la kastelo aŭ la centro tie ankoraŭ mankas.