Hermann Kopp

germana kemiisto kaj historiito pri la historio de la kemio

Hermann Franz Moritz KOPP estis germana kemiisto kaj esploristo pri kelkaj proprecoj de la organika kemio tiaj kiaj la varmokapacito, specifa gravito kaj bolpunkto. Li estis filo de la germana kuracisto kaj naturalisto Johann Heinrich Kopp (1777-1858) kiu multe kontribuis en la areoj pri jurkemio kaj mineralogio. La Leĝo de Kopp asertas ke "la molekula varmokapacido de unu solida komponaĵo estas la sumo de la atomaj varmokapacitoj de la elementoj ĝin konstituantaj". Se la elementoj havas atomajn varmokapacitojn pli malaltaj ol tiu difinitaj en la "Leĝo de Dulong-Petit", tio signifass ke ili konservas tiujn malaltajn valorojn en tiuj komponaĵoj.[1]

Hermann Kopp
Persona informo
Hermann Kopp
Naskonomo Hermann Frantz Moritz Kopp
Naskiĝo 30-an de oktobro 1817 (1817-10-30)
en Hanau
Morto 20-an de februaro 1892 (1892-02-20) (74-jaraĝa)
en Heidelberg
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Universitato de MarburgUniversitato de Hajdelbergo vd
Subskribo Hermann Kopp
Familio
Patro Johann Heinrich Kopp vd
Profesio
Okupo kemiisto • universitata instruisto vd
Aktiva en Heidelberg vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Naskita en Hanau, en la Elekta urbo de Hesio, Kopp estis filo de kulta kuracisto kiu havis fortajn interesojn pri la sciencoj. Post konkludi sian sekundaran edukadon en la Gimnazio de Hanaŭ, Kopp pasis tri semestrojn en la Universitato de Hajdelbergo, en Baden, kie li komence studis klasikan filologion, sed post li interesiĝis pri kemio pro la altiraj lecionoj de Leopold Gmelin. Post du aldonaj semestroj en la Universitato de Marburgo en sia naskiĝstato, Kopp aprobiĝis en la ekzamenoj por la doktoriĝa grado kaj licencado printempe de 1838.

Printempe de sekvanta jaro li vojaĝis al Giessen (en la Granda Duklando de Hesio), tie kie Liebig bonvenigis lin en sian ĵus-renovigita kaj ekspansiita laboratorio. Aŭtune de 1841, li iĝis Privata-docento por la katedroj de kemio kaj fiziko tie, donante lecionojn pri kristalografio kaj teoria kemio. En 1843, li nomumiĝis kun-profesoro (aŭ sensalajra asociiĝinta profesoro), kvankam nesufiĉa salajro estis alligita al lia posteno ekde 1846.

Kiam Liebig lasis Giessen, en 1852, liaj pli junaj kolegoj Kopp kaj Heinrich Will (1812-1890) estis indikitaj por kun-sukcedi lin, sed post unu jaro Kopp ekoficis kiel profesoro pri teoria kemio, lasante la pli ĝenerala profesora titolo kaj direktado de la kemia instituto al sia kolego. Kopp translokiĝis al la Universitato de Hajdelbergo, en 1864, kie li restis ĝis sia emeretiĝo en 1890.

Bonparola, diligenta, kriteria kaj posedante altiran personecon, Kopp estis universale respektata. Li kaj lia intima amiko Roberto Bunzeno plejeble estis la plej admirindaj kolegoj de ilia generacio. La historiisto pri kemio Thomas Edward Thorpe (1845-1925) skribis tion, ke "konatiĝi kun Kopp estas ami lin, kaj ami lin estis ... liberala edukado." Tiamaniere ke, Kopp estis ne nur granda avangarda sciencisto de lia generacio, sed ankaŭ iu universala erudiciulo dank'al siaj konoj pri la latina kaj grekaj lingvoj.[2]

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Referencoj redakti