Herrmann Bachstein

Louis Herrmann BACHSTEIN (naskiĝinta la 15-an de aprilo 1834 en Apolda, mortinta la 4-an de februaro 1908 en Berlino) estis germana ĉefkonstruisto kaj fervojentreprenisto. Li estis inicianto kaj tenadanto de pli ol 60 tramvojaj kaj fervojaj entreprenoj ene kaj ekstere de Germanujo, aparte de etaj kaj flankaj linioj.

Herrmann Bachstein
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1834 (1834-04-15)
en Apolda
Morto 4-an de februaro 1908 (1908-02-04) (73-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo Konstruestro
vdr
Eksa haltejo de Rudisleben de la fervojlinio Arnstadt-Ichtershausen, kiun kreis Bachstein

Vivo redakti

 
Tunelo sub la Karavankoj inter Aŭstrio kaj Slovenio, laboro de la firmao de Bachstein

Estante filo de kuproforĝisto li trejniĝis ekde 1850 en ĉarpentistado. Post restadoj en Chemnitz kaj Holzminden li studis ekde 1856 ĉe la berlina Konstruakademio. Ekde 1859 li estis ĉefkonstruisto laborante ekde 1864 por la entreprenisto Bethel Henry Strousberg.

Je la fino de la 1860-a jaroj Bachstein konstruigis kelkajn liniojn sed nur post la bankroto de Strousberg en 1874 li mem grandskale ekmemstaris. Li fondis en 1879 en Berlino Centralverwaltung für Secundairbahnen Herrmann Bachstein (CV), kiu ekde 1883 iĝis malferma komerca kompanio kun apero en la komerca registro. Ĝi ŝanĝitis en 1933 je kompanio kun limigita respondeco. Filiojn li ankaŭ fondis, ekz. en 1895/1897 Süddeutsche Eisenbahn-Gesellschaft (SEG) kun sidejo en Darmstadt, al kiu kelkaj linioj de CV transdonitis; Bachstein iĝis ankaŭ ties kontrolkomisiona estro.

Krom la konstruo de fervojlinioj li ankaŭ interesiĝis pri aliaj projektoj. La lasta estis la konstruo de tunelo tra la montaro de la Karavankoj en Aŭstrio. Post lia morto en 1908 lia filo Herrmann Bachstein la pli juna (1876–1944) transprenis la tuton. En 1923 kunmetitis la fervojlinioj situantaj en Turingio je Thüringische Eisenbahn-AG (Theag). El CV iĝis poste la nuna societo l.r. Verkehrsbetriebe Bachstein.

Lia filino Elsa (1878–1968) edziniĝis en 1905 al Enno Walther Huth, kiu estis ekde 1909 pioniro de la germana aviadilindustrio. Lia fortimpresa tombo laŭ antikva stilo sur la berlinaj tombejoj antaŭ Hallesches Tor konserviĝis.[1] Ekde al 1920-aj jaroj bustrafiko iĝis granda konkurenco al la fervojtrafiko (krom individuaj aŭtoj kaj motorcikloj). La Bachstein-kompanio reage organizis kompaniecon ĉe diversaj aŭtobusaj societoj. En 1947 finiĝis la ŝtatigo de kompanioj en la zono de postmilita Germanio okupita de Sovetunio kaj la sidejo translokiĝis al Braunlage en la Zono de postmilita Germanio okupita de Britio.

Referencoj redakti

  1. Hans-Jürgen Mende: Lexikon Berliner Begräbnisstätten. Pharus-Plan, Berlin 2018, ISBN 978-3-86514-206-1, p. 211.

Literaturo redakti

  • Dirk Endisch: Die Verkehrsbetriebe Bachstein. Memeldonejo, Leonberg 2004, ISBN 3-936893-10-1.
  • Winfried Dörner: Die Südharz-Eisenbahn – eine Region und ihre Bahnlinie. Dörner-Medien-Verlag, Bad Salzdetfurth/Braunlage 2018, ISBN 978-3-944110-02-8.

Eksteraj ligiloj redakti