Hieronymus Commelinus

Hieronymus Commelinus (naskiĝinta en 1560 en Douai, mortinta en 1597) estis germana-franca eldonisto kaj presisto.

Hieronymus Commelinus
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1550 (1550-01-01)
en Douai
Morto 1-an de januaro 1597 (1597-01-01) (47-jaraĝa)
en Peŝto
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo presisto
vdr

Vivo redakti

Estante protestanto Commelinus devis forlasi sian hejmlandon Francio kaj iris, post intertempa restado en Liono, al Ĝenevo. De tie li venis al Hejdelbergo. Tie li posedis presejon kies nomo estis Officina St. Andreana, kiun li tenadis kune kun la bofrato Bonitius. Post la morto de Commelinus la bofrato daŭrigis la mastrumadon. Ĉefa korektanto estis la filologo Friedrich Sylburg. La emblemo firmaa estis la Vereco sidanta respektive la Eterneco kies kapo estas vualata; dekstramane videblas la suno, maldekstramane palmero kaj libro, ĉepiede la terglobo.

Commelinus presis multajn klasikulojn - ofte li mem estis la eldonisto (ekz. de Apolodoro) - kiel: Seneko, Lukiano, Virgilio, Sofoklo, Pindaro, Eŭnapio, la patrojn de la Eklezio Atanazio kaj Johano Krizostomo. Ĉio estas altkvalita kaj egalas la bonan laboron de la eldonejo Etiennes.

Fonto redakti

Rudolf Schmidt: Deutsche Buchhändler. Deutsche Buchdrucker. Band 1. Berlin/Eberswalde 1902, p. 144, kio legeblas tie ĉi interrete.