La Himalaja eremuro (latine Eremurus himalaicus) estas plantspecio el la genro Eremuro (Eremurus) en la subfamilio de la Asfodeloideoj (Asphodeloideae).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
himalaja eremuro

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: unukotiledonuloj monocotyledones
Ordo: Asparagaloj Asparagales
Familio: Asfodelacoj Asphodelaceae
Genro: Eremuro ’’ Eremurus
Eremurus himalaicus
Baker
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La himalaja eremuro estas multjara, herba planto, kiu formas rizomon kaj atingas kreskoalton de (75) 100 ĝis 250 cm. La folioj havas larĝecon de 15 ĝis 50 mm. La brakteoj havas harojn kaj estas liniforma ĝis alenformaj. La flortigoj havas longecon de ĝis 30 mm. La perigonfolioj estas 17 ĝis 20 mm longaj kaj blankaj. La kapsulfruktoj estas sulkaj kaj havas diametron de ĉ. 14 mm.

La planto floras en junio.

Disvastigo redakti

La natura disvastigareo estas la nordokcidento de la montaro Himalajo ĝis Himachal Pradesh, Pakistano kaj norda Afganio. Tie la planto kreskas sur senarbaj deklivoj kaj subalpinaj herbejoj en alteco ĝis 3600 metrojn.

Utiligado redakti

La himalaja eremuro estas plantita malofte kiel ornamplanto. Ĝi estis kultivata ekde 1881.

Literaturo redakti

  • Eckehardt J. Jäger, Friedrich Ebel, Peter Hanelt, Gerd K. Müller (Hrsg.): Rothmaler Exkursionsflora von Deutschland. Band 5: Krautige Zier- und Nutzpflanzen. Spektrum Akademischer Verlag, Berlin Heidelberg 2008, ISBN 978-3-8274-0918-8.