Historio de Lingvaj Festivaloj
Historio de Lingvaj Festivaloj
La unua Lingva Festivalo estis organizita de usona esperantisto Dennis Keefe en la urbo Tours en Francio, la 11-an de marto 1995. Dum tiu festivalo estis instruataj 32 lingvoj, en 96 kursetoj. En tiuj kursoj estis 789 ĉestantoj.
La dua Lingva Festivalo okazis en Tours, Francio en marto 1996, kun 65 lingvoj, 196 kursetoj, kaj proksimume 2300 kursĉeestantoj.
La Festivalo komencis disvastiĝi poste en Rusio kaj en Finnlando, kun Lingvaj Festivaloj organizitaj de Aleksandr Blinov en Ĉeboksaro (Rusio) kaj Matti Lathinen en Finnlando.
Pli detala informo pri Lingvaj Festivaloj nuntempaj kaj historiaj troviĝas ĉe www.linguafest.info
Jen kelkaj detaloj pri rusiaj kaj aliaj Lingvaj Festivaloj.
En jenaj urboj iam okazis lingva festivalo (alklaku por ekscii pri historio de la loka festivalo pli):
- Berdjansk (Ukrainio)
- Ĉeboksaro (Rusio)
- Iĵevsk (Rusio)
- Ivanovo (Rusio)
- Kaluga (Rusio)
- Kievo (Ukrainio)
- Kopenhago (Danio)
- Loveno/Leuven (Belgio)
- Minsko (Belorusio)
- Moskvo (Rusio)
- Odeso (Ukrainio)
- Sankt-Peterburgo (Rusio)
- Sidnejo (Rusio)
- Tiĥvin (Rusio)
- Tuluzo (Francio)
- Ufa (Rusio)
- Uljanovsk (Rusio)
- Velikij Novgorod (Rusio)
- Vladikavkaz (Rusio)
- Volgogrado (Rusio)