Historio de la Filipinoj

La historio de la Filipinoj komenciĝis per la alveno de homaj estuloj pere de teraj pontoj en la supra Paleolitiko antaŭ pli ol 30.000 jaroj. La valo de Kagajan, en la nordo de insulo Luzono entenas ŝtonajn ilojn, kiuj atestas la ĉeeston de homedoj, ĉasistoj de grandaj bestoj, kiel la stegodontoj (prahistoriaj elefantoj), rinoceroj, krokodiloj, testudoj, aproj kaj damaoj.

Unuaj loĝantoj redakti

Tiuj insuloj fariĝis ĝenerale memstaraj indiĝenaj reĝlandoj.

 
Tagaloga paro de nobla kasto.

Ili havis komercajn rilatojn kun suda Ĉinio kaj kulturajn rilatojn kun Hindio pere de la nunaj malajaj kaj indoneziaj teritorioj.

En 1380 estis enkondukita la Islamo en la sudaj insuloj.

Hispana dominado redakti

La historio por eŭropeca vidpunkto komenciĝis kun malkovro de la insularo fare de portugala ŝipisto Fernão de Magalhães (servanta la hispanajn reĝojn) en 1521. Ekde 1565 Filipo la 2-a (Hispanio) faris hispanaj kolonioj laŭvice la insulojn, kies nomo estis "Nova Hispanio". Ili poste ricevis la nomon Filipinoj pro la nomo de la citita reĝo. En 1571 jam fondiĝis Manilo, kiel administrejo kaj kolonia ĉefurbo. La lando estis grava komerca centro de la hispanoj.

 
Fernão de Magalhães

La hispana dominado unuafoje unuigis la insulojn, kvankam la reala povo neniam estis tre granda ekster la ĉefurbo kaj kelkaj teritorioj. La insularo estis administrita nerekte el la kolonio de Nova Hispanio, t.e. la nuna Meksiko, de 1565 ĝis 1821, kiam ĝi komencis esti administrata rekte el Hispanio, post la sendependiĝo de la plejmulto de la amerikaj kolonioj. Dum tiu periodo eniris la insulojn la bazaj trajtoj de la eŭropa civilizo, floris la komerco kaj kreiĝis la ĉefaj urboj. Ankaŭ estis enkondukita la katolikismo, ankoraŭ nun la ĉefa religio de la lando. La oficiala lingvo estis la hispana, kvankam plejmulto de la loĝantaro plu parolis la lokajn lingvojn.

Sendependisma movado kaj usona dominado redakti

Fine de la 19-a jarcento komenciĝas sendependista movado. Unu el la ĉefaj figuroj estis la okulkuracisto José Rizal, aŭtoro de literaturo en la hispana kaj prestiĝa intelektulo. Lia ekzekuto fare de la koloniaj aŭtoritatoj en 1896 faris lin nacia heroo, kaj plifortigis la sendependisman movadon. Tiu ĉi movado kongruis kun la samtempaj movadoj en Kubo kaj Portoriko, kaj ebligis la enmiksiĝon de Usono en la movado.

 
Usonaj soldatoj pafas kontraŭ filipinajn infanojn.

La Filipina Revolucio (en angla: Philippine Revolution; en filipina: Himagsikang Pilipino; en hispana: Revolución FilipinaGuerra de Filipinas)[1] estis revolucio kaj posta armita konflikto luktata inter la popolo kaj la insurekciantoj de Filipinoj kaj la hispanaj koloniaj aŭtoritatoj de la Hispana Azi-Oceanio, de la Hispana Imperio. La Filipina Revolucio startis en aŭgusto 1896, kiam la hispanaj aŭtoritatoj malkovris Katipunan, nome kontraŭ-kolonia sekreta organizo. Dum amaskunveno en Kalookano, la estroj de Katipunan organizis sin en revolucia registaro, nomis la ĵus establitan registaron "Haring Bayang Katagalugan" (Tagaloga Respubliko), kaj malferme deklaris tutlandan armitan revolucion.[2] Bonifacio alvokis al atako al la ĉefurbo Manilo. Tiu atako malsukcesis; tamen, la ĉirkaŭaj provincoj ekribelis. Partikulare, ribeluloj en Kavito estritaj de Mariano Álvarez kaj Emilio Aguinaldo (kiuj estis el du diferencaj frakcioj de Katipunan) sukcesis atingi gravajn venkojn. En 1897 la estreco venis al Aguinaldo, kiu regis la la ĵus formitan revolucian registaron. Tiun jaron, la revoluciuloj kaj la hispanoj subskribis la Pakton de Biak-na-Bato, kiu provizore malpliigis la konfliktojn. Aguinaldo kaj aliaj filipinaj oficiroj ekziliĝis en la kolonio Brita Hongkongo en suda Ĉinio.

Dum la uson-hispana milito en 1898 la usona ŝiparo venkis la hispanojn. Oni deklaris sendependan respublikon, sed Usono aneksis la landon. Disvolviĝis nova sendependa milito. La Filipin–usona milito (en angla Philippine–American War,[3] ankaŭ Filipino–American War, Philippine War, Philippine InsurrectionTagalog Insurgency,[4][5] en Filipina lingvo: Digmaang Pilipino–Amerikano; en hispana lingvo: Guerra filipino–estadounidense), estis armita konflikto inter la Unua Filipina Respubliko kaj Usono kiu daŭris el 4a de februaro, 1899, ĝis la 2a de julio, 1902. La luktado startis inter fortoj de Usono kaj tiuj de la Filipina Respubliko la 4an de februaro, 1899, en tio kio iĝos konata kiel la Batalo de Manilo de 1899. La 2an de junio, 1899, la Unua Filipina Respubliko oficiale deklaris militon kontraŭ Usono.[6][7] La milito oficiale finis la 2an de julio, 1902, per venko de Usono. Tamen, kelkaj filipinaj grupoj — estritaj de veteranoj de Katipunan, nom filipina revolucia societo — plue batalis kontraŭ la usonaj fortoj dum kelkaj pliaj jaroj.

Nur en 1913 finiĝis la bataloj kaj la insularo oficiale apartenis al Usono. En 1935 Filipinoj ricevis aŭtonomion, sed konstituis kun Usono la novan enton Filipina Komunumo. Inter 1941-1945 Japanio okupis la landon. Post la usona reokupo, en 1946 Usono akceptis plenan sendependecon de Filipinoj.

Sendependa historio redakti

Post la reala sendependiĝo estis formita Respubliko. La ekonomio kreskis dum la jardekoj de la 50-aj kaj 60-aj, renversante la fortan damaĝon faritan de la Mondmilito. kaj ekde la 1970-aj jaroj industria impeto komenciĝis, simile al Japanio. La Sudorientazia Traktatorganizo (en angla Southeast Asia Treaty Organization, do SEATO, komparu kun NATO) estis internacia organizaĵo por kolektiva kontraŭkomunisma defendo en Sudorienta Azio kreita pere de la Sudorientazia Kolektiva Defendotraktato, aŭ Manila Pakto, subskribita en Septembro 1954 en Manilo.

De 1965 ĝis 1986 la historion de Filipinoj dominis la figuro de Ferdinand Marcos, kiu diktatoris la landon. Li enkondukis militjuron en 1972 por kontraŭbatali protestojn. La korupto estis ege videbla. En 1981 li forigis tiun tipon de regado, sed plu regis nedemokratie. En 1983 estis murdita la gvidanto de la opozicio Benigno Aquino, kaj la protestoj intensiĝis. Respublikana elekto en 1986 estis gajnita de la vidvino de Aquino, Corazón Aquino, malgraŭ la ĝenerala fraŭdo, kaj Marcos devis fuĝi el la lando kun sia familio. De tiu jaro sinsekvas regulaj elektoj, malgraŭ kutimaj balotaj problemoj kaj relativa politika malstabileco.

 
Benigno Simeon „Noynoy“ Cojuangco Aquino la 3-a

Dum jardekoj islamaj separatistoj sude de la lando batalis kontraŭ la registaro, postulante memregadon surbaze de la Ŝario. En 2008 la Maŭra Islama Liberiga Fronto (MILF) havis ĉ. 11 000 batalantojn. En julio 2008 post sekretaj intertraktoj en Malajzio inter ŝtatoficistoj kaj reprezentantoj de MILF estis decidite vastigi islaman memstaran regionon en la Mindanaa provinco, sude de la lando, kie troviĝas pli ol 700 plejparte islamaj vilaĝoj.

Nuna prezidanto estas Benigno Aquino la 3-a de 2010.

Notoj redakti

  1. Alexander M. Bielakowski (2013). Ethnic and Racial Minorities in the U.S. Military: A-L. ABC-CLIO. p. 204. ISBN 978-1-59884-427-6.
  2. Guererro, Milagros; Encarnacion, Emmanuel; Villegas, Ramon (1996), "Andres Bonifacio and the 1896 Revolution", Sulyap Kultura, National Commission for Culture and the Arts, 1 (2): 3–12, arkivita el la originalo la 2010-11-15, alirita la 21an de junio 2020.
  3. "Philippines Background Note". U.S. Bilateral Relations Fact Sheets: Background Notes. Washington, D.C.: United States Department of State. 2004. Alirita la 21an de junio, 2020.
  4. Battjes 2011, p. 74.
  5. Silbey 2008, p. 15.
  6. Kalaw 1927, pp. 199–200.
  7. Paterno, Pedro Alejandro (2a de junio, 1899). "Pedro Paterno's Proclamation of War". The Philippine-American War Documents. San Pablo City, Philippines: MSC Institute of Technology, Inc. Alirita la 21an de junio, 2020.

Eksteraj ligiloj redakti