Hitch estas usona romantika komedia filmo de 2005 reĝisorita de Andy Tennant en kiu rolas Will Smith, Eva Mendes, Kevin James kaj Amber Valletta. La filmo estis verkita de Kevin Bisch, prezentas Smith kiel Alex "Hitch" Hitchens, profesia "rendevua kuracisto", kies laboro estas instrui virojn kiel amindumi. Bedaŭrinde kun la helpo de sia plej nova kliento li ne sukcesas konkeri la virinon de siaj sonĝoj, li ekscias ke lia ludo tute ne funkcias ĉe la klaĉkolumnisto kiun li amas. Columbia Pictures publikigis Hitch la 11-an de februaro 2005, kiu estis biletvendeja sukceso kaj enspezis 371,6 milionojn da dolarojn tutmonde.[1]

Hitch
filmo
Originala titolo Hitch
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 10 feb. 2005, 3 mar. 2005, 2005
Ĝenro romantika komedio
Kameraado Andrew Dunn
Reĝisoro(j) Andy Tennant
Produktisto(j) James Lassiter • Will Smith • Teddy Zee
Filmita en Longinsulo
Loko de rakonto Nov-Jorko
Muziko de George Fenton
Rolantoj Will Smith • Eva Mendes • Kevin James • Amber Valletta • Robinne Lee • Paula Patton • Michael Rapaport • Kevin Sussman • Jeffrey Donovan • Adam Arkin • Rebecca Mader • Maria Thayer • Ato Essandoh • Jenna Stern • Julie Ann Emery • Matt Malloy • Maulik Pancholy • Nathan Lee Graham • Philip Bosco • Rain Phoenix • Ryan Cross • Matt Servitto • Alexander Wraith • Vincent De Paul • Adam LeFevre • Joe Lo Truglio • Tobias Truvillion • Caprice Benedetti
Produktinta firmao Columbia Pictures 
Overbrook Entertainment
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Alex "Hitch" Hitchens (Will Smith) estas profesia "rendevua kuracisto", kiu trejnas aliajn virojn pri la arto amindumi kun la ĉefa fokuso havi aŭtentajn longtempajn amrilatojn. Li tre sukcesas pri tio, kion li faras.

Dum trejnado de nova kliento, Albert Brennaman (Kevin James), kiu estas enamiĝinta al kliento de sia investa firmao, famulo Allegra Cole (Amber Valletta) Hitch enamiĝas de Sara Melas (Eva Mendes), klaĉisto kaj cinikulino. Dum la rilato de Albert kaj Allegra daŭre progresas, Hitch malfacile komencas dialogon kun Sara, trovante ke neniu el liaj romantikaj metodoj funkcias kun ŝi. Dum la tuta procezo, li sekretigas sian karieron, per la aserto esti ĝenerala "konsultisto".

Hitch renkontiĝas kun Vance Munson (Jeffrey Donovan) malprofunda mizogino, kiu klopodas dungi Hitch por helpi lin havi ununoktan amaventuron kun Casey Sedgewick (Julie Ann Emery), la kunlaboranto kaj plej bona amikino de Sara. Kvankam Hitch rifuzas helpi, Vance misgvidas Sara kredigante ke li uzis la servojn de Hitch. Post malkovrado de la vera identeco de Hitch, Sara publikigas artikolon, igante Allegra kaj Albert disiĝi kaj lasas la reputacio de Hitch en malbona situacio.

Ĉe rapida rendevua servo en kafejo Hitch iras por paroli kun Sara, Casey alfrontas Hitch kaj ŝi citas Vance kiel fonto de la artikolo. Hitch klarigas ke li ne nur rifuzis labori kun li - viroj kiel Vance estas la kialo, kial virinoj forte protektas sin - sed tiu sama protekto ankaŭ malfaciligas establi aŭtentikajn rilatojn kun bonaj viroj, kio kreas la neceson je la servoj de Hitch.

Hitch tiam provas savi la rilaton de Albert kaj Allegra kaj decidas alfronti Allegra. Kiam ŝi mencias kiel la kapricoj de Albert konvinkis ŝin, Hitch ekkomprenas ke li ne vere faras ion ajn signifan krom doni al siaj klientoj fidon kaj permesi al ili ricevi la atenton de la virinoj, kiujn ili amas kaj ke la plej multaj el liaj klientoj, precipe Albert vere estis sukcesa nur estante sin mem. Allegra kaj Albert rekomencas la rilaton, Hitch kaj Sara riparas ilian rilaton.

La filmo finiĝas kun Albert kaj Allegra geedziĝanta dum Hitch helpas Casey trovi bonan viron.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Rolularo redakti

  • Will Smith kiel Alex Hitchens
  • Eva Mendes kiel Sara Melas
  • Kevin James kiel Albert Brennaman
  • Amber Valletta kiel Allegra Cole
  • Julie Ann Emery kiel Casey Sedgewick
  • Adam Arkin kiel Max
  • Robinne Lee kiel Cressida Baylor
  • Nathan Lee Graham kiel Geoff
  • Michael Rapaport kiel Ben
  • Jeffrey Donovan kiel Vance Munson
  • Paula Patton kiel Mandy
  • Chris D'Elia kiel Chip
  • Jack Hartnett kiel Tom Reda

Referencoj redakti

  1. Hitch financaj informoj (angle). Alirita 2021-05-03.

Eksteraj ligiloj redakti