Hjalmar Johannes Runeberg

finna esperantisto

Hjalmar Johannes RUNEBERG (pseŭdonimo: Nino; naskiĝis la 27-an de majo 1874 en Romo (Italio); mortis la 15-an de februaro 1934 en Helsinko) estis svedlingva finnlandano, poeto, literaturisto, d-ro fil. Li estas nepo de Johan Ludvig Runeberg, la nacia poeto de Finnlando. Nino Runeberg verkis pri literaturo kaj folkloro, poezion originalan kaj tradukan en sveda lingvo.

Hjalmar Johannes Runeberg
Persona informo
Naskonomo Hjalmar Johannes Runeberg
Naskiĝo 27-an de majo 1874 (1874-05-27)
en Romo
Morto 15-an de februaro 1934 (1934-02-15) (59-jaraĝa)
en Helsinko
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco FinnlandoSvedio
Familio
Patro Walter Runeberg
Infanoj Fred Runeberg • Arne Runeberg • Heidi Parland
Okupo
Okupo esperantistotradukisto
vdr
Mimmi kaj Nino Runeberg (1901).

Runeberg esperantistiĝis en 1901 per Théophile Cart en Parizo kaj partoprenis la 1-an Universalan Kongreson en Bulonjo (1905), kie li estis nomumita de Zamenhof membro de la unua (ĝis 1906 ankoraŭ provizora) Lingva Komitato (LK)[1]. Li estis fondinto kaj multjara prezidanto de la Esperanto-Societo „La Polusstelo“ en Helsinko kaj la unua prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF). Li gvidis kursojn por blinduloj en 1907 aŭ 1908 kaj en la Universitato de Helsinko dum pluraj jaroj.

Esperanto-Asocio en Finnlando en 1984 fondis subtenan societon kun lia nomo: Societo Nino Runeberg. La membrokotizo, duoblo de individua membro de EAF, subtenas la agadon de Esperanto-Asocio de Finnlando.

Tradukoj redakti

 
 Vendata por la profito de la propagando inter Finnlandaj blinduloj. Plej ĉarma teatraĵeto; kies merito celte nenion perdis per la tre flua, simpla, facile komprenebla traduko ritma en Esperanto. Ni plej kore gratulas la tradukinton pro la liverita laboro, kiu aldonas veran perlon al la unuaranga verkaro Esperanta. 
— Belga Esperantisto n079-080 (sep-okt 1921)

Literaturo redakti

Referencoj redakti

  1. Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 21.