Holland Park

kvartalo de Londono, Anglio

Holland Park estas kvartalo de Londono. Ĝi apartenas al la urbodistrikto (angle borough) Kensington kaj Chelsea de la regiono Granda Londono. La loĝloko situas iom okcidente de la pleja urbokerno de Londono kaj ties plej malnova kvartalo, simple nomata City.

Holland Park
kvartalo de Londono
Administrado
Ŝtato  Britio
Lando  Anglio
Regiono Granda Londono
Urbodistrikto Kensington kaj Chelsea
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 30′ N, 0° 12′ U (mapo)51.503781-0.20441700000001Koordinatoj: 51° 30′ N, 0° 12′ U (mapo) [+]
Holland Park (Granda Londono)
Holland Park (Granda Londono)
DEC
Holland Park
Holland Park
Situo de Holland Park en Londono
Holland Park (Britio)
Holland Park (Britio)
DEC
Holland Park
Holland Park
Situo de Holland Park en Britio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Holland Park (district) [+]
vdr

La kvartalo situas ĉirkaŭ samnoma publika parko Holland Park, nomata laŭ iama palaco konstruita en 1605 kaj ekde 1612 amplekse vastigita fare de la 1-a grafo de Holland, kiu akiris ĝin per edzeco. Kvankam la palaco detruiĝis dum la dua mondmilito kaj post la milito nur je malgranda parto rekonstruiĝis, la parko daŭre estas elstare flegata kaj tre vizitinda.

Norde de la parko situas la larĝa avenuo Holland Park Avenue kun vicoj da butikoj - meze de ili, en Holland Park Avenue 140 multajn jardekojn ĝis la jaro 2001 havis sian renoman centron la Esperanto-Asocio de Britio.