La Maĥoj
Gefiloj de Eriso

Homado estis la nomo de diversaj roluloj de la helena mitologio:

Homado, la maĥo redakti

Homado estis dajmono kiu personigis la bruegon de la bataloj, la kriojn de la soldatoj kaj la teruran sonon de armil-frapado[1]. Oni konsideris lin unu el la Maĥoj, kiuj kutime akompanis Areson dum liaj kampanjoj; fakte, pro liaj atributoj, Homado multe similis al Kidojmo. Li, kune kun liaj teruraj gefratoj, estis skulptita sur la ŝildo de la heroo Heraklo, por panikigi liajn kontraŭlojn.

Kiel multaj el la malbonaj spiritoj, li estis filo de Eriso (Malkonkordo), sen alies interveno.

Homado, la ĉevalviro redakti

Homado estis ankaŭ ĉevalviro, kiu volis ŝteli la vinon de Folo. Li ankaŭ klopodis seksperforti Alkionon, fratino de Eŭristeo[2]. Heraklo mortigis lin en Arkadio, akirante pro tio grandan famon, tial kial li venĝis la honoron eĉ de malamiko[3].

Referencoj redakti

  1. Ŝildo de Heraklo, 139 kaj sekv.
  2. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.4.5.
  3. Johano Tzetzes. Pri Likofrono, 670.

Eksteraj ligiloj redakti