„ Interesa rakonto, flua komprenebla stilo, agrablaj naturskizetoj inter la faktoj sinsekvaj, portretoj tre sukcesaj, se oni atentas, ke la personoj estas preskaŭ senkarakteraj, lertaj novaj esprimoj kaj komparoj. ”
„ En ĉi tiu verko tri generacioj estas priskribitaj: avo-filo-nepo. La scenejo estas Novponto, la bieno apud Grandtorento, la urbo. La avo, Kristoforo, estas revulo, kiu malmulte zorgas pri sia bieno; pro tio devas fari tion Kajsa, la avino... ”