Homokbödöge estas malgranda vilaĝo kaj municipo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Pápa. Homok signifas hungare: sablo.

Blazono de Homokbödöge

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Homokbödöge situas sur mildaj deklivoj, laŭ traira flankovojo. Pápa troviĝas 13 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1243 en formo Bödöge. En la 14-a jarcento formiĝis 2 apartaj vilaĝoj Egyházasbödöge (=Eklezia Bödöge) kaj Homokbödöge. En 1543 la loĝantoj rifuĝis pro la turkoj, la komunumoj senhomiĝis. Dum la socialismo kolĥozo formiĝis.

Vilaĝservoj estas kulturdomo, biblioteko, poŝto, sportejo.

Famuloj redakti

En Homokbödöge naskiĝis agronomo Gyula Czimber.