Hovězí (en traduko Bovinaĵo) estas vilaĝo en distrikto Vsetín en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 2 390 loĝantoj (2023). Hovězí metita en intersekca linio de pentrindaj valoj de Vsetínské vrchy (Vsetína montetaro) kaj Javorníky estas interesa per naturscenejoj kaj eblecoj de somera refreŝogado, kiujn proponas bordoj de rivero Vsetínská Bečva. En la vilaĝo kaj en solejoj kaŝitaj sur deklivoj de montetoj konserviĝis vico da popolaj konstruaĵoj.

Hovězí
germane Howiessy, germane Howies (1939-1945)
municipo
Placo en Hovězí
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Hovězí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Vsetín
Administra municipo Vsetín
Historia regiono Moravio
Parto de Valaĥio
Montaro Host.-vset. montetaro, Javorníky
Rivero Vsetínská Bečva
Situo Hovězí
 - alteco 385 m s. m.
 - koordinatoj 49° 18′ 09″ N 18° 03′ 38″ O / 49.30250 °N, 18.06056 °O / 49.30250; 18.06056 (mapo)
Katastro 22,13 km² (2 213 ha) Hovězí
Loĝantaro 2 390 (2023)
Denseco 108 loĝ./km²
Fondo 14-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 756 01
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0723
NUTS 5 CZ0723 542768
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hovězí
Retpaĝo: www.obec-hovezi.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Lužná, Halenkov, Huslenky, Ústí, Janová, Leskovec, Zděchov kaj Valašská Polanka.

Historio redakti

Hovězí estis fondita en tempoj de la t.n. granda kolonigado en la 14-a jarcento kiel la plej orienta el la vilaĝoj de la vsetínasunjorujo. Je du jarcentoj pli poste precipe loĝantoj el Hovězí fondis arbarhakejojn en pluaj lokoj direkte al la hungara limo partoprenante estiĝojn de vilaĝoj Halenkov kaj Nový Hrozenkov. La loĝantoj de Hovězí ankaŭ plenumis gravan rolon dum defendo de la landa limo kontraŭ atakoj el oriento kaj multaj dum tio perdis siajn vivojn. Do ekzemple la vilaĝo estis atakita kaj rabita en la jaro 1584 kaj denove en novembro de 1585. Dum tiu ĉi alia atako la surprizintaj loĝantoj baldaŭ sukcesis efike defendi sin. Ĉirkaŭ kvin cent batalantojn ili mortigis kaj ili militkaptis 120 da ili kaj forkondukis ĝis Vsetín. Dum la tridekjara milito la loĝantoj de Hovězí eminentiĝis en la t.n. valaĥiaj ribeloj kaj kiel puno estis minimume sep el ili en la jaro 1644 ekzekutitaj kaj la vilaĝo estis plejparte forbruligita.

Novajn maljustaĵojn la loĝantoj suferis dum invado de tataroj, kiuj kiel aliancanoj de turkoj atakis la vilaĝon en la jaro 1663. En 1708 Hovězí fariĝis celo de atakoj de hungaraj ribeluloj - kurucoj. Ankaŭ tiufoje ties loĝantoj sukcesis ekrezisti al la atakantoj kaj forpreni parton de ilia ĉasakiraĵo. Unu el la memorigantoj por tiuj tempoj estas negranda unuetaĝa kastelo, kiu estis konstruita en la dua duono de la 17-a jarcento, en la tempo, kiam Hovězí estis por mallonga tempo memstara sinjorujo.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 246
18803 273
18902 051
19001 850
19101 747
19211 710
JaroLoĝantoj
19301 781
19501 879
19612 230
19702 192
19802 157
19912 177
JaroLoĝantoj
20012 312
20112 301
20142 382
20162 381
20172 386
20182 387
JaroLoĝantoj
20192 409
20202 390
20212 253
20222 352
20232 390

Signifaj personecoj redakti

Pluaj fotoj redakti