Hrachovo situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj redakti

Hrachovo, hungare Rimaráhó estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.

Situo redakti

Hrachovo situas en valo sur deklivoj, laŭ dekstra bordo de rojo Rimava, laŭ flankovojoj. Kontraŭe troviĝas Vyšný Skálnik, kie fervojo funkcias. Rimavská Sobota troviĝas 11 km-ojn.

Historio redakti

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1353 en formo "Hrachou". En la 13-a jarcento fortikaĵo konstruiĝis, kiu transformiĝis al burgo post 2 jarcentoj. Post la mezepoko la burgo trovis sin en fronto de Habsburga Imperio kaj Osmana Imperio. En 1910 loĝis en Rimaráhó 365 da homoj, (251 slovakoj, 110 hungaroj, 2 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rimaszombat, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Hrachovo 864 da homoj, (841 slovakoj, 14 hungaroj, 5 ĉeĥoj, unusola cigano).

Vidindaĵoj redakti

  • klasikisma luterana preĝejo de 1769, la renesanca altaro devenas el la pli frua preĝejo
  • klasikisma katolika preĝejo de 1808
  • ruinoj de la burgo
  • renesanca kastelo de Ruthényi (rutEnji) de 1565, baldaŭe dufoje rekonsruita

Eksteraj ligiloj redakti