Hranice (distrikto Cheb)

urbo en Ĉeĥio, en distrikto Cheb
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hranice

Hranice (germane RoßbachRossbach, ankaŭ ĉeĥe Hranice u Aše, fervoja stacidodomo Hranice v Čechách) estas la plej okcidenta urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en okcidenta Bohemio, en la plej okcidenta parto de la regiono Karlovy Vary, en distrikto Cheb. En a jaro 2023 ĉi tie vivis 2 087 loĝantoj.

Hranice
germane Roßbach
urbo
Aviadila vido
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Hranice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Cheb
Administra municipo
Historiaj regionoj Bohemio, Terlango Aš, Sudetio
Montaro Smrčiny
Situo Hranice
 - alteco 575 m s. m.
 - koordinatoj 50° 18′ 17″ N 12° 10′ 33″ O / 50.30472 °N, 12.17583 °O / 50.30472; 12.17583 (mapo)
Areo 31,80 km² (3 180 ha)
Loĝantaro 2 087 (2023)
Denseco 65,63 loĝ./km²
Unua skribmencio 1413
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 351 24
NUTS 3 CZ041
NUTS 4 CZ0411
NUTS 5 CZ0411 554553
Katastraj teritorioj 4
Partoj de urbo 4
Bazaj setlejunuoj 7
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hranice (Cheb District)
Retpaĝo: www.mestohranice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Hranice estas membro kaj unu el fondantaj urboj akj municipoj de mikroregiono Amikoj en koro de Eŭropo. Sur teritorio de loka parto Trojmezí troviĝas trilanda punkto de historiaj landoj; de Bohemio, Bavario kaj Saksio.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Podhradí, Krásná, , Bad Elster, Adorf/Vogtl., Eichigt, Rehau kaj Regnitzlosau.

Geografio redakti

Urbo Hranice situas en valo, en la plej norda terkango Aš, 9 km nordokcidente de . Norde kaj oriente ĝi najbaras kun saksia distrikto Vogtland (katastra teritorio de urbo Bad Elster kaj municipo Eichigt) kaj okcidente kun bavaria distrikto Hof (katastra teritorio de urbo Rehau kaj municipo Regnitzlosau).

Historio redakti

La plej malnova skribmencio pri Hranice devenas el la jaro 1413 el aĉetkontrakto, kiun Neubergidoj, nome Konrád, vendis al familio Zedtwitz municipon Hranice eĉ la municipojn al ĝi apartenantaj. Neubergidoj, kiuj proprumis plimulton de la terlango Aš kaj multajn najbarajn vilaĝojn en hodiaŭa Germanio (Saksio kaj ankaŭ Bavario), venis fine de la 14-a jarcento en gravajn financajn problemojn, tial ili devis vendi plimulton de sia posedaĵo. Familio Zedtwitz poste influas urbon Hranice, samkiel la tutan terlangon Aš ĝis la dua mondmilito.

La unua kaj la dua mondmilitoj redakti

 
Monumento de la unua mondmilito antaŭ evangelia preĝejo

La unua mondmilito Hranice fakte neniigis. Ĝi alportis mizeron, malsategon kaj suferon. Homoj ne ricevis ĉefajn nutraĵojn iam dum la tutaj tagoj kaj ceteraj nutraĵoj kaj higienaj bezonaĵoj ne venis ĝis Hranice eĉ tutaj monatoj. Oni proklamis kolektojn de metalo, kiuj estis vendataj, kaj por la akiritaj rimedoj estis aĉetata manĝaĵo.

Fortiĝanta movado de aŝa Konrad Henlein havis grandan influon ankaŭ al Hranice. Ĉi tie ankaŭ komenciĝis formiĝi Sudetendeutsche Heimatfront (SHF), kaj la tuta regiono Aš estis poste transdonita al Hitler ankoraŭ antaŭ subskribo de Munkena diktaĵo.

La 18-an de aprilo 1945 enpaŝis la 1-a piediranta divizio de usona armeo subgvide de generalo Clift Andrus ĝis terlangon Aš ĝuste tra Hranice. Hranice, kiel la unua municipo en Ĉeĥoslovakio kapitulacias al usonaj soldatoj dum posttagmezo. Sed la kapitulacio ne evitis sen averta artileria kanonado, kiu neniigis unu el fabrikoj en Hranice. Kiam Hranice estis konkerita, la usonanoj ekiris la 20-an de aprilo al Aš. En la jaro 1945 sekvis ellandigo de la germana loĝantaro al la germanaj teritorioj kaj priloĝigado de la municipoj fare de ĉeĥoj el enlando, slovakoj kaj rumanoj.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18695 982
18806 296
18906 047
19006 568
19107 281
19216 357
JaroLoĝantoj
19306 922
19503 160
19612 417
19702 496
19802 428
19912 280
JaroLoĝantoj
20012 266
20112 096
20142 178
20162 145
20172 140
20182 098
JaroLoĝantoj
20192 129
20202 147
20211 998
20222 057
20232 087

Nuntempo redakti

En la jaroj 2009-2010 Hranice akiris monon por kelke da jaroj planitan realigon de ĉirkaŭveturigo de la urbo, kiu estis bezona ĉefe pro tre plialtigita transporto, kiu aperis post malfermo de limpasejo Hranice/Ebmath.

Lokaj partoj redakti

Rilataj artikoloj redakti

Pluaj fotoj redakti