Hubovo situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj redakti

Hubovo, hungare Hubó estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.

Situo redakti

Hubovo situas en valo de Sajó, laŭ la hungara landlimo, fine de sakovojo. Tornaľa troviĝas 7 km-ojn.

Historio redakti

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1235 en formo "Habon". La loĝantoj okupiĝis precipe pri vinkulturo. En 1910 loĝis en Hubó 343 da homoj, (ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Hubó apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Putnok, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Hubovo 154 da homoj, (136 hungaroj, po 9 slovakoj kaj ciganoj). Ekde 2008 Slovakio kaj Hungario apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas ie ajn trapasebla senĝene.

Vidindaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti