Hugó BAINTNER laŭ hungarlingve kutima nomordo Baintner Hugó estis hungara juristo, altlerneja instruisto. Lia patro estis János Baintner, lia filo estis Géza Baintner.

Hugó Baintner
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1851 (1851-05-16)
en Bratislavo
Morto 23-an de decembro 1925 (1925-12-23) (74-jaraĝa)
en Košice
Familio
Patro János Baintner
Infano Géza Baintner
Okupo
Okupo akademiulo
vdr

Hugó Baintner[1] naskiĝis la 16-an de majo 1851 en Pozsony (Hungara reĝlando, Aŭstria Imperio, nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 23-an de decembro 1925 en Košice (Ĉeĥoslovakio, nun en Slovakio).

Biografio redakti

Hugó Baintner studis juron en Universitato de Vieno kaj Reĝa Universitato de Budapeŝto. Li soldatiĝis kun rango leŭtenanto kaj partoprenis en okupado de Bosnio (1878). Hejmenveninta post 2 jaroj li akiris diplomon por advokato, poste li studis en Parizo. En 1882 li ekinstruis en la reĝa universitato, post jaroj li havis juran postenon en Kolozsvár. Ekde 1895 li instruis en Reĝa Jura Akademio (Kassa), kie li estis la lasta dekano en la studjaro 1921. Li estis ankaŭ ĉefredaktoro de hungarlingva gazeto en 1915. Li havis edzinon.

Liaj kontribuoj redakti

  • Az avatkozás. Tanulmányok a perjog köréből (1896)
  • Jogi oktatásunk és főiskolai rendszerünk (1914)

Fontoj redakti

Referencoj redakti