János Baintner [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Baintner János estis hungara juristo, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1865). Lia filo estis Hugó Baintner, lia nepo estis Géza Baintner. János Baintner [1] naskiĝis la 15-an de januaro 1815 en Liptóújvár (nuntempa Liptovský Hrádok en Slovakio). Li mortis la 14-an de aŭgusto 1881 en Pusztaberki.

János Baintner
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1815 (1815-01-15)
en Liptovský Hrádok
Morto 14-an de aŭgusto 1881 (1881-08-14) (66-jaraĝa)
en Pusztaberki
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Hugó Baintner
Okupo
Okupo akademiulo
vdr

Biografio redakti

János Baintner frekventis universitaton en Pest (urbo), poste li ekhavis postenon pri notario inter 1836-1838. En 1841 li estis juristo ĉe familio Eszterházy [esterhAzi]. En 1848 li ekinstruis en Reĝa Jura Akademio (Pozono), ost 2 jaroj li estis samloke jam direktoro. Ekde 1861 li instruis en urbo Pest. Li emeritiĝis en 1880.

Verkaro (elekto) redakti

  • Magyar régi és új törvényszéki rendezet és törvénykezési eljárás 1851
  • Az ausztriai általános magánjog alaptanai 1868
  • A birósági szervezetről 1870
  • A birósági szervezet és peres eljárás köztörvényi polgári ügyekben, előadási vezérfonalul 1877

Fontoj redakti