IJsselmeer (Isellago) estas la lago kiu ekestis pro baro de Zuiderzee (Suda Maro) per la Afsluitdijk (Fermdigo) (preta en 1932). Kelkfoje ankaŭ Markermeer (lago de Marken) kaj la randlagoj estas konsiderataj aparteni al IJsselmeer.

Landsat foto

Funkcioj de IJsselmeer redakti

Akvomastrumado redakti

IJsselmeer estas la plej granda lago de Nederlando. Ĝia areo estas 1100 km². La plej profunda punkto, "de val van Urk" (la profundaĵo de Urk), troviĝas ĉe Urk (5,5 metrojn sub NAP). La lago estas nutrata de:

La akvo estas forfluigata al Vadomaro per du deflukluzoj, unu ĉe Den Oever (Norda-Holando) kaj unu ĉe Kornwerderzand (Frislando). La defluado okazas dum malalta tajdo, tiam la akvo en Vadomaro estas pli malalta ol en IJsselmeer.

Alia funkcio de la lago estas provizi la ĉirkaŭajn areojn per sensala akvo; tiel ĉe Lemmer oni enlasas akvon, por provizi la provincojn Frislando kaj Groningen per sensala akvo. Oni ankaŭ uzas la akvon por fari trinkeblan akvon kiel ĉe Andijk.

Urboj kaj vilaĝoj ĉe IJsselmeer redakti

(dekstrumen, ekde la Fermdigo)

Vidu ankaŭ redakti