Ialomița (rivero)

Ialomița [jalomica] (ankaŭ JalomicaJalomico) estas maldekstra alfluanto de Danubo. Ĝi fontas en la Sudaj Karpatoj, en la norda parto de la distrikto Dâmbovița, en la montaro Bucegi. Ĝi komence fluas en suda direkto tra la Antaŭaj Karpatoj, poste al oriento tra la Rumana ebenaĵo. Ĝi alfluas Danubon proksime de Hârșova. Ĝia longo estas ĉ. 400 km.

Ialomița (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 414 km
Fluo
Enfluejo en la riveron Danubo
Geografio
Landoj Rumanio
Regionoj [[]]
Map
vdr
Ialomița

Ekzistas ankaŭ distriko kun la sama nomo en la sudorienta Rumanio.

Ĝiaj alfluantoj redakti

  • Prahova (longas 176 km, kun akvokolekta areo de 3150 km²)
  • Cricovul Sărat (longas 80 km, kun akvokolekta areo de 609 km²)
  • Cricovul Dulce (longas 69 km, kun akvokolekta areo de 579 km²)

Apudfluitaj urboj redakti