Ifiso (el la greka Ἶφις) estas la nomo de diversaj roluloj de la helena kaj romia mitologioj, kaj viraj kaj virinaj:

La akompanantaro de Iziso renkontis Teletuzon, gravuraĵo de Bernart Picart por la 9-a libro de Metamorfozoj, de Ovidio.

Ifiso, filino de Ligdo redakti

Laŭ la romia poeto Ovidio, Ifiso estis filino de la kretanoj Ligdo kaj Teletuzo. Ligdo nur volis havi viran idaron, ĉar li konsideris tion nepra por bonrilati al Fortuno, do kiam li devis ekvojaĝi, dum sia edzino gravedis, li ordonis ŝin mortigi la bebon kaze ke ĝi estu virina. Teletuzo estis despera, sed meznokte (aŭ eble personĝe) ŝin vizitis la egiptia diino Iziso, akompanata de pliaj dioj kiaj Anubo, Bubasto, Harpokrato, Oziriso kaj Apiso, kiuj konsilis ŝin malobei ŝian edzon kaj akcepti ion ajn kio okazos post la nasko, ĉar ili promesis tiaman helpon. Do, kiam Teletuzo naskis infaninon, ŝi kaŝis ŝian sekson kaj ŝajnigis ke ŝi estas viro, kun la komplico de vartistino.

Reveninte, Ligdo nomigis sian supozeblan filon Ifiso, honore al lia patro, kaj tion plaĉis al Teletuzo, ĉar ĝi temis pri neŭtrala vorto uzebla por ambaŭ seksoj. Do, la knabino estis vartita kaj vestiĝis kiel knabo, sed kiam ŝi venis al adolesko, Ligdo (sciante nenion pri la vera naturo de sia ido) interkonsentis ŝian edziĝon al belega loka knabino, Janto, filino de Telesto. Kompreneble, Janto konsideris sian fiancon viro, kiel ĉiuj en la insulo, kaj pasie enamiĝis al li. Same okazis al Ifiso, kiu sentis samsekseman reciprokan amon, kaj pro tio petegis helpon al Juno por ke ŝi helpu ŝin solvi tian strangan situacion. Unu tagon antaŭ la nupto, plenlarma Teletuzo akompanis sian filinon al templo de Iziso kaj preĝadis al ŝi serĉante helpon. La petego de bonkora patrino kortuŝis la diinon, do Iziso intervenis kaj ŝanĝis Ifison en viron. Do, la geedziĝo fine iĝis sukcesa kaj prezidiita de Hero, Venuso kaj Himeneo, la dio pri geedzeco, kaj la paro kunvivis feliĉe sian tutan vivon[1].

 
Iziso ŝanĝas la sekson de Ifiso. Gravuraĵo de Johann Wilhelm Bauer por la 9-a libro de Metamorfozoj, de Ovidio (1703).

Tiu rakonto multe similas al tiu de Leŭkipo el Festo, ankaŭ en Kreto, kaj eble temas pri varianto de la sama origina versio.

La 17-a jarcenta eldonisto Humphrey Moseley asertis ke li posedis manskribitan teatraĵon de William Shakespeare, bazita sur la rakonto de Ifiso kaj Janto. Tamen, la fakuloj skeptike konsideris tiun aserton kaj la verkaĵo neniam estis malkovrita. Tamen, aperis en tiu epoko tiutema komedio nomiĝinta Iphis et Iante, de Isaac de Benserade. Nuntempe, tiu rakonto inspiris kaj operon verkitan de Elena Kats-Chernin (Iphis) kaj romanon de Ali Smith, Girl Meets Boy (2007), parto de lia Canongate Myth Series.

Ifiso, reĝo de Argo redakti

Ifiso, filo de Alektoro, estis unu el la tri reĝoj de Argolando, en la tempo kiam tiu lando estis tiel disdividita. Poliniko venis al lia kortego por preni konsilon pri la maniero konvinki Amfiaraon aliĝi la kampanjon de la Sep kontraŭ Tebo. Ifiso konsilis lin subaĉeti Erifilon, la edzino de Amfiarao, per donaco de la fama koliero de Harmonio.

Ifiso estis la patro de Eteoklo kaj Evadno, la edzino de Kapaneo[2]. Tamen, neniu el ili supervivis lin: Eteoklo kaj Kapaneo mortis dum la sieĝo kontraŭ Tebo kaj Evadno ĵetis sin al la funebra fajro de ŝia edzo. Do li nomumis sian nepon Stenelo, filo de Kapaneo, heredinto de la reĝlando[3]. Laŭ minoritata genealogio, Kapaneo ne estis bo-filo de Ifiso, sed nepo, ĉar laŭ tiu versio lia patrino estis filino de Ifiso nomiĝinta Laodico.

Genealogia arbo de la Mitaj reĝoj de Argolando
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Anaksagoro
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Alektoro
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Ifiso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Eteoklo
 
Evadno
 
Kapaneo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Stenelo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 


Antaŭe:Mitaj reĝoj de ArgolandoPoste:
AlektoroIfisoStenelo

Ifiso, konkubino de Patroklo redakti

Laŭ Iliado, de Homero, Ifiso estis sklava konkubino de Patroklo. Ŝi naskiĝis en Skiro, kaj kiam Aĥilo konkeris la insulon, li sklavigis kaj donacis ŝin al sia kuzo kaj kunbatalanto[4]. Paŭzanio priskribis pentraĵon kiu prezentis Ifison, Diomedon kaj Brizeison admirantajn la belecon de Heleno kiam tiu lasta venis al greka tendaro post la falo de Trojo[5].

Ifiso kaj Anaksareto redakti

 
Ifiso kaj Anaksareto, laŭ gravuraĵo de Virgil Solis por la 14-a libro de Metamorfozoj de Ovidio (1581).

Tiu ĉi Ifiso estis malriĉa ŝafisto el Kipro kiu pasie enamiĝis al la princino Anaksareto, fino de Telamonida Teŭkro. Li fine sinpendigis antaŭ la domo de sia amatulino, petegante venĝon al la gedioj, ĉar ŝi rifuzis liajn proponojn. Pro tio, ke Anaksareto montris nenian signon de malĝojo antaŭ la funebra procesio de la junulo, Afrodito stonigis ŝin, tial kial ŝi jam havis stonan koron[6]. Onidire, la skulptaĵo en kiu ŝi aliformiĝis videblis ĉe la templo de Venus Prospiciens, en Salamino (Kipro).

Antonino Liberala priskribas la saman rakonton, sed li nomigas la princinon Arsinoo, kaj ŝian amanton Arkeofono.

Aliaj geroluloj same nomiĝintaj redakti

Krom ties, de la antaŭe priskribitaj, Ifiso estis ankaŭ la nomo de la jenaj geroluloj de la helena mitologio:

  1. Unu el la filinoj de Tespio kaj Megamedo. Ŝi naskis al Heraklo filon nomiĝinta Keleŭstano[7].
  2. Filino de la riverdio Peneo kaj patrino de la reĝo Salmoneo, kun Eolo, filo de Heleno[8].
  3. Varianto de la nomoj Ifigenio kaj Ifianaso[9][10].
  4. Patro de Ligdo, la kretano kiu ne volis havi virinan idaron. Lia nepino, tiu kiu poste viriĝis, ricevis la nomon Ifiso honore al li[11].
  5. Filo de Stenelo, do frato de Eŭristeo el Argo. Li aliĝis la ekspedicion de la argonaŭtoj, sed estis mortigita fare de Eeto dum batalo en Kolĥido[12][13].
  6. Teba soldato kiu defendis la urbon kontraŭ la armeo de la Sep. Tamen, Akamaso mortigis lin dum la sieĝo[14].

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Ovidio. Metamorfozoj, 9.666-797.
  2. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.6.2-3 kaj 3.7.1. Teksto ĉe Theoi.com.
  3. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.18.5 [1].
  4. Homero. Iliado, 9.667. Teksto ĉe Projekto Gutenberg.
  5. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 10.25.4.
  6. Ovidio. Metamorfozoj, 14.802.
  7. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.7.8. Teksto ĉe Theoi.com.
  8. Helaniko el Mitileno. Skolio pri Symposium, de Plato, 208.
  9. Johano Tzetzes. Pri Likofrono, 323-324.
  10. Etymologicum Magnum, artikolo Amphis.
  11. Ovidio. Metamorfozoj, 9.709.
  12. Skolio pri Argonautica de Apolonio el Rodiso, 4.223-228.
  13. Valerio Flako. Argonautica, 1.41; 7.407 [2]
  14. Statio. Thebaida, 8.447 [3].

.