KOVÁCS Ildikó (kovaĉ) estis rumanuja hungara pupteatra reĝisorino. Ŝi naskiĝis en Sfântu Gheorghe la 5-an de decembro 1927 kaj mortis en Kluĵo la 23-an de januaro 2008.

Ildikó Kovács
Persona informo
Naskiĝo 5-an de decembro 1927 (1927-12-05)
en Sfântu Gheorghe
Morto 23-an de januaro 2008 (2008-01-23) (80-jaraĝa)
en Kluĵo
Tombo Tombejo Házsongárd
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Okupo
Okupo teatra reĝisoroaktoro
vdr

Premioj redakti

  • 1968, 1970 – Esperanta Pupteatra Festivalo, Zagrebo;
  • Internacia Pupteatra Festivalo la 1-a kaj la 2-a en Bukareŝto en la konkursoj de pupteatraĵoj.

Biografio redakti

Ildikó Kovács komencis sian karieron kiel pupaktorino. Ekde 1950 ŝi ankaŭ reĝisoris kaj ekde 1952 ŝi iĝis la reĝisoro de Puck Bábszínház, magyar tagozat. Inter 1955–1958 ŝi laboris en Oradea kaj pli poste ĝis sia pensiuliĝo denove en Kluĵo. Ŝi fondis la grupon MIM 7, kiu prezentis plurajn pantomim-spektaklojn. Ŝi verkis dekkvar pupteatraĵojn, respektive dramigis.

Reĝisoraĵoj ĉefaj redakti

Cini Samu egér kalandjai; Micimackó; Géal: Plüm-Plüm; Áron Tamási: Szegény ördög; Miguel de Cervantes: Don Quijote; Andor Bajor: Meghasadt szívek; Shakespeare: Szentivánéji álom; Alfred Jarry: Übü király; Görög Ilona.

Verkoj redakti

  • A bábszínházi rendezés (Bp. 1974);
  • Báboskönyv (elekto kun reĝisoraj konsiloj kaj postparolo, kun ilustraĵoj de László Sipos, 1974).

Literaturo redakti

  • Kovács Ildikó. Red. Zsuzsa Szebeni, Libroeldonejo OSZMI–Koinónia, 2008.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Pri reĝisorino [1]