Grafo Imre Festetics [feŝtetiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Festetics Imre estis hungara genetikisto, ĉambelano, bienulo. Lia nobela antaŭnomo estis tolnai, lia familia nomvarianto estis Festetich [sama prononco]. Lia patro estis Pál Festetics (departementestro), liaj fratoj estis György Festetics (agronomo) kaj Julianna Festetics.

Imre Festetics
Imre Festetics ĉirkaŭ 1800
Imre Festetics ĉirkaŭ 1800
Persona informo
Naskiĝo 2-an de decembro 1764 (1764-12-02)
en Simaság
Morto 1-an de aprilo 1847 (1847-04-01) (82-jaraĝa)
en Kőszeg
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Pál Festetics (departementestro)
Frat(in)oj György FesteticsJulianna Festetics
Infano Miklós Festetics
Okupo
Okupo genetikisto • aristokrato
vdr

Imre Festetics[1] naskiĝis la 2-an de decembro 1764 en Simaság, li mortis la 1-an de aprilo 1847 en Kőszeg.

Biografio redakti

Imre Festetics estis edukita hejme, en la aĝo de 18 li soldatiĝis. Li batalis kontraŭ la turkoj kiel kapitano, post 8 jaroj li forlasis la armeon pro vundiĝo. En 1791 li edziĝis, baldaŭ li havis 3 gefilojn. En 1812 li denove edziĝis, pli frue li heredis bienon kaj li okupiĝis ĉefe pri bredado. Ekde 1803 li bredis ŝafojn. Post 15 jaroj liaj ŝafoj estis la plej bonaj en la regiono. Li verkis artikolon pri tio ("Genetikaj leĝoj de la naturo", kie li uzis la esprimon genetiko por la unua fojo) kaj poste li fondis societon pri ŝafobredistoj. En 1818 li aranĝis ekspozicion pri bredado en Kőszegpaty. Li apartenis al bredista rondo en Moravio, kiu estis centro de ŝafobredantoj de Habsburga Imperio.

Lia ĉefkontribuo redakti

  • "Über Inzucht" (1819)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti