Kőszeg

Hungaria urbo

Kőszeg [kOseg] (germane Güns, kroate Kiseg, historie ankaŭ latine Ginsium) estas limurbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en la distrikto Kőszeg, kies administrejo ĝi estas. Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 11 723 loĝantoj sur areo de 54,65 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 215 loĝantoj/km².

Kőszeg · Kiseg · Güns
Hungaria urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 9730
Telefonkodo 94
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 11 723  (2023) [+]
Loĝdenso 215 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 23′ N, 16° 33′ O (mapo)47.38166666666716.551944444444Koordinatoj: 47° 23′ N, 16° 33′ O (mapo) [+]
Areo 55 km² (5 500 ha)
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Kőszeg · Kiseg · Güns (Hungario)
Kőszeg · Kiseg · Güns (Hungario)
DEC
Kőszeg · Kiseg · Güns
Kőszeg · Kiseg · Güns
Situo de Kőszeg · Kiseg · Güns

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kőszeg [+]
vdr
Malnovaj domoj en Kőszeg

Geografio redakti

Kőszeg situas ĉe piedo de montaro laŭ landlimo de Aŭstrio. Szombathely troviĝas 18, Vieno 110, Budapeŝto 260 km.

Historio redakti

Pri la ejo estas la fruaj mencioj pri fortikaĵo, kiu gardas la limon kontraŭ la aŭstroj. Familio Kőszegi fondis la urbon iomete for de la fortikaĵo. Poste ankaŭ en la urbo konstruiĝis aparta fortikaĵo. Dum la historio la urbo apartenis foje al Aŭstrio, foje al Hungario. En 1328 la urbo ricevas hungaran rangon reĝa urbo.

En 1532 la urba fortikaĵo kontraŭstaris la turkojn. La urbo tiutempe apartenanta al Aŭstrio, ricevis senimpostiĝon. Sekvis pli pacaj jaroj, la komerca vojo inter Vieno kaj Adriatiko trairis la urbon. Ekde la 19-a jarcento la urbo konstante apartenis al Hungario.

Fine de la 19-a jarcento la finkonstruita fervojo inter Szombathely kaj Sopron ne tuŝis la urbon, sed la riĉa Kőszeg konstruis rivalan fervojon trairintan la urbon. En 1920 la komunumo iĝis limpasejo al Aŭstrio. En 1945 la urbo ne ricevis bombatakon, ĉar angla pilotestro pli frue lernis en Kőszeg, tial li gvidis la atakon kontraŭ la najbara arbaro. Post la 2-a mondmilito la ĉirkaŭaĵo estis parto de ferkurteno. La komunumo dormis. Tiutempe Kőszeg estis la plej malgranda hungara urbo. En 1989 la ferkurteno malkonstruiĝis, la urbo iĝis turisma centro. Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas ie ajn trapasebla senkontrole.

 
Pordo de Herooj en Kőszeg
 
La urba fortikaĵo en Kőszeg
 
Preĝejo en Kőszeg

Vidindaĵoj redakti

Sakralaj vidindaĵoj redakti

Profanaj vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

Famaj nomportantoj redakti

 
Urbodomo de Kőszeg (vidu la flavan domon)

Partneraj urboj redakti

Partneraj urboj de la komunumo interalie estas (elektiĝis ĉiuj urboj pri kiuj jam estas esperantaj artikoloj - kontrolu en la informkesto)

Eksteraj ligiloj redakti