Imre Sulyok (komponisto)

Imre Sulyok [ŝujok], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sulyok Imre estis hungara komponisto, orgenisto, dirigento, kantoro, redaktoro, altlerneja instruisto, membro de Hungara Arta Akademio (1996).

Imre Sulyok
Persona informo
Naskiĝo 30-an de marto 1912 (1912-03-30)
en Budapeŝto
Morto 24-an de novembro 2008 (2008-11-24) (96-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo dirigentokomponistomuzikisto • muzikologo
vdr

Imre Sulyok [1] naskiĝis la 30-an de marto 1912 en Budapeŝto, li mortis la 24-an de novembro 2008 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Imre Sulyok studis inter 1931-1941 en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Liaj plej gravaj instruistoj estis Zoltán Kodály kaj Aladár Zalánfy. Tiutempe (1936-1951) li estis ankaŭ kantoro de la luterana eklezio de Óbuda, krome en la lasta periodo de la 2-a mondmilito li estis soldato, fine militkaptito dum 2 jaroj en Sovetunio. Inter 1939-1950 li estis muzika redaktoro de Hungara Radio, poste li estis redaktoro en muzika eldonejo ĝis la emeritiĝo (1972). Li estis orgenisto de Luterana preĝejo (Újbuda) inter 1951–2004, ĝis 1982 ankaŭ kantoro kaj dirigento. Inter 1956 kaj 1967 li instruis en la Luterana Akademio. Li ricevis premiojn en 1994 kaj 2004.

Liaj filmaj komponaĵoj redakti

  • Csendélet (1963, mallonga filmo)
  • A dicsekvő varga (1979, televida filmo)

Fontoj redakti

Referencoj redakti