Inaŭguro
ceremonio por la malfermiĝo de strukturo, komenco de ofico de gvidisto, aŭ alia grava evento
Inaŭguro[1] estas formala ceremonio, kiu markas komencon de gravaĵo — ekzemple, malfermiĝo de strukturo, aŭ komenco de ofico de estro.
Tipe, inaŭguro konsistas el paroladoj (de elektitoj aŭ estroj), rubando-tranĉado por simboligi disponon de konstruaĵo aŭ servo, aŭ ia sanktiga rito (verŝado de sankta akvo, ktp.).
Ekzemploj redakti
Inaŭguro de konstruaĵo aŭ strukturo redakti
-
Inaŭguro de la Usona Internacia Lernejo de Alĝero, 2016
-
Reĝo Mohamedo la 6-a inaŭguranta malsanulejon en Bouskoura, Maroko
-
Inaŭguro de Biodiverseca Parko en Visakhapatnam, Barato
Inaŭguro de estro redakti
-
Inaŭguro de Papo Francisko
-
Inaŭgura parolado de Tom Corbett, guberniestro de Pensilvanio, en 2011
-
Inaŭguro de Usona prezidento John F. Kennedy
-
Inaŭguro de Sergio Osmena, prezidento de Filipinoj
Aliaj inaŭguroj redakti
Etimologio redakti
La Esperanta termino inaŭguri devenas de la latina inaugurāre “(en)aŭguri”, en la vasta senco de “aprobi surbaze de interpreto de aŭguroj”.