Incidento de palaco Abdeen

Incidento de palaco Abdeen [abdin] estis militista puĉhelpo, kiu okazis la 4-an de februaro de 1942 ĉe Palaco Abdeen en Kairo kaj kio rezultis ŝanĝon de la egipta registaro, favore al la britaj interesoj.

Post la ministrara krizo en februaro de 1942, la brita registaro – tra ties ambasadoro en Egipto, Siro Miles Lampson- premis Faruk por levi en registaran pozicion la Vafd-Partion kaj tiel anstataŭi la registaron de Paŝao Hussein Sirri. La britoj volis malfortigi la influon de german-amikaj fortoj ĉirkaŭ la reĝo.

La nokton de 4-a de februaro 1942, generalo Stone ĉirkaŭis la Abdeen-palacon en Kairo per trupoj kaj tankoj. Lampson prezentis al Faruk, abdikan dekreton, skizitan fare de Siro William Monckton, tiel minacante lin kaj premante je ŝanĝo de la registaro. Faruk kapitulaciis kaj Nahhas formis registaron iom poste.

Do, la humiligo de Faruk kaj la agado de la Vafd-partio en kunlaboro kun la britoj kaj ilia enpotenciĝo kondukis al tio, ke ili ambaŭ perdis apogon inter la civitanoj kaj pli grave inter la egipta militistaro.