Ineu (Cârța)
(Alidirektita el Ineu (Ciuc))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ineu (apartigilo) |
Ineu [ineŭ] (hungare: Csíkjenőfalva [ĉikjenofalva]) estas vilaĝo en Rumanio laŭ la rivero Olt norde de Miercurea Ciuc.
Ineu | |||
---|---|---|---|
Vilaĝo | |||
vilaĝo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Harghita | ||
Alinome | Csíkjenőfalva (hungare) | ||
Komunumo | Cârța (Harghita) | ||
Iama hungara departemento | Csík | ||
Situo | 46° 33′ N, 25° 46′ O (mapo)46.54444444444425.762777777778Koordinatoj: 46° 33′ N, 25° 46′ O (mapo) | ||
| |||
Poŝtkodo | 537036 | ||
Loĝantaro | 1804 (2002) | ||
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi nombris 2 237 loĝantojn; en 1992 1 929 loĝantojn (98 % da hungaroj). Administre ĝi apartenas al Cârța, kun kiu ĝi tute kunkonstruiĝis. Preter Ineu iras la rumana nacia vojo DN12 kaj la fervojo inter Miercurea Ciuc kaj Toplița.
Historio redakti
Ĝia unua skriba menciaĵo estas el 1334. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Csík vármegye). Dum somero de 1907 Béla Bartók kolektis tie 30 tekstajn kaj instrumentajn popolmelodiojn.
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Renomaj homoj redakti
- Erzsébet Ferencz pentristino
Bibliografio redakti
- Szabó Miklós-Jakab Sámuel: Mesél a múlt. Csíkjenőfalva 800 éves története. Mentor Kiadó, Marosvásárhely, 2001.