Inocențiu Micu-Klein

Inocențiu MICU-KLEIN [inoĉenciŭ miku klajn], (naskiĝis kiel Ioan MICU en 1692 en Sadu, Rumanio, mortis la 22-an de septembro 1768 en Romo, Italio), estis grek-katolika episkopo.

Inocențiu Micu-Klein
Persona informo
Naskiĝo 1692
en Sadu
Morto 22-an de septembro 1768 (1768-09-22)
en Romo
Religio Rumana grek-katolika eklezio vd
Ŝtataneco Princlando TransilvanioHabsburga monarkio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Imperiestro Karolo la 6-a per dokumento de la 25-an de februaro 1729 igis Micu episkopo de Alba Iulia kaj Făgăraș, per tio ankaŭ imperia konsilisto. Li okupis tiun ĉi postenon ekde 1730. Je la 5-a de septembro 1729 li iĝis barono kaj alprenis la germanan tradukon de sia nomo ("Klein" — malgranda) kiel nobelecan nomon. Kiel unua rumano li iĝis membro de la parlamento Dieta Transilvaniei.

En 1733 li organizis censon en Transilvanio, kies rezultoj enhavas gravajn historiajn informojn.

En 1737 li transloĝiĝis de Făgăraș al Blaj por havi sidejon pli centran en sia episkopujo. Ekde 1747 li vivis en ekzilo en Romo; tie li mortis en 1768. Li tie estis entombigita en la kirko de Madonna del Pascolo. Ĉar li skribe esprimis la deziron havi tombon en la katedralo de Blaj, en 1997 liaj restaĵoj estis eltombigitaj kaj transportitaj tien.