Instituto pri germanaj kulturo kaj historio de Sudorienta Eŭropo

La Instituto pri germanaj kulturo kaj historio de Sudorienta Eŭropo (germane: Institut für deutsche Kultur und Geschichte Südosteuropas, mallongigo: IKGS) estas grava scienca esplorinstitucio ĉe la Universitato de Munkeno. Ĝi apogatas laŭ decido de Bundestag fare de la komisiito pri kulturo kaj amaskomunikiloj de la germana federacia registaro (BKM).

Instituto pri germanaj kulturo kaj historio de Sudorienta Eŭropo
vdr

Profilo redakti

IKGS esploras kaj dokumentadas la germanajn kulturon kaj historion en plekaĵo reciprokrilata de la diversaj kulturregionoj de Sudeosta Eŭropo. Kunlaborante kun universitatoj kaj esplorinstitutoj en Germanio, Aŭstrio, Hungario, Rumanio, Moldava Respubliko, Slovakio, Ukrainio, Slovenio, Kroatio kaj Serbio ĝi antaŭenpuŝas per esplorprojektoj, fakkongresoj, verkistaj laŭtlegaroj kaj publicitaĵoj la limtranspaŝantan dialogon kiel ankaŭ la sciencdiskursojn nacian kaj internacian. Ĉe ambaŭ esplorkamparoj pri literaturo-/lingvohistorio (Deutsche Literatur- und Sprachgeschichte Ostmittel- und Südosteuropas) kaj pri historio (Geschichte Ostmittel- und Südosteuropas) okazigatas interdisciplinaj projektoj ĉefe rilate al la jarcentoj 19-a kaj 20-a.

Ekde 2004 IKGS ĝuas pri statuso de scienca subinstituto ĉe la munkena altlernejo. La institutanoj aŭtomate estas docentoj universitaj en siaj esplorkampoj. Krome IKGS ofertas kursojn/prelegojn i.a. en Bukareŝto, Kluĵo, Budapeŝto, Pécs, Ljubljano. Ade kaj boneve helpatas kaj prizorgatas studentoj kaj estontaj sciencistoj.

Historio redakti

IKGS refonditis en la 17.11.2001 kiel scienca esplorsocieto. Ĝis tiam tenadis ĝin la kulturfondaĵo "Südostdeutsches Kulturwerk" kies responso ĉesis en la 6.8.2002. Inter 2004–2009 kaj 2006–2011 ĝi disponigis la fare de la registarkomisiito subtenatajn profesorecojn pri literaturo (en Kluĵo) respektive pri historio (en Pécs).

Publicitaĵoj redakti

IKGS-eldono redakti

La libroj de IKGS-eldonejo aperas en la scienca serio "Veröffentlichungen des Instituts für deutsche Kultur und Geschichte Südosteuropas an der LMU München". Ĉeffokusoj temaj estas la literatura kaj lingva historioj kaj la (ĉi-tempa) historio de Sudeosta Eŭropo.

"Spiegelungen" redakti

La organo de IKGS "Spiegelungen – Zeitschrift für deutsche Kultur und Geschichte Südosteuropas", kiu nomiĝis inter 1952 ĝis 2005 "Südostdeutsche Vierteljahresblätter", ofertas en al rubrikoj 'Aufsätze' kaj 'Literarische Texte' inform- kaj interŝanĝplatformon utilegan; ĝia eldono estis de 700 ekzempleroj. En la rubrikoj 'Forum', 'Neue Bücher' kaj 'Rundschau' ĉefe temas pri kunvenresumoj kaj recenzoj.

"Danubiana Carpathica" redakti

IKGS partoprenas krome la eldonon de la jarlibro "Danubiana Carpathica – Jahrbuch für Geschichte und Kultur in den deutschen Siedlungsgebieten Südosteuropas" kiu transprenis la taskojn de la Sudeosta Arkivo sub pli freŝa formo; kunlaborantoj estas kaj la Komisiono pri historio kaj kulturo de la germanoj en Sudeosteŭropo kaj la Instituto por danubŝvabaj historio kaj regionhistorio de Tübingen.

Arĥivo kaj biblioteko redakti

La arkivo metas la dispono postlasitaĵojn de germanlingvaj verkistoj en la menciitaj landoj kaj dokumentadas periodaĵojn germanlingvajn danke al sia mikrofilmaro. La ĉeloka biblioteko kolektas librojn, gazetojn, revuojn kaj mapojn. Ĝi apartenas ekde 2003 al la Bavaria biblioteka retaro (BVB).

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Institut für deutsche Kultur und Geschichte Südosteuropas an der LMU München en la germana Vikipedio.