Integrala teorio

teorio de Ken Wilber, kiu kunigas diversajn aspektojn de ekzistado

Integrala teoriointegrala filozofio estas mondkoncepto, kiu celas evoluigi ampleksan, ekvilibran kaj holisman rigardon al la homo kaj la mondo. Tiucele ĝi klopodas integri antikvajn, modernajn kaj postmodernajn mondrigardojn, okcidentan kaj orientan filozofion, spiritecon kaj sciencan pensadon.

Pioniroj de integrala teorio estis i.a. Sri Aŭrobindo kaj Jean Gebser. Ĝia ĉefa reprezentanto fariĝis Ken Wilber.

Elementoj redakti

La integrala teorio de Ken Wilber rekonas 5 elementojn:

  • kvadrantoj
  • niveloj
  • linioj
  • statoj
  • tipoj

Kvadrantoj redakti

Integrala teorio rekonas 4 ĉefajn dimensiojn, aŭ perspektivojn. Ilia grafika reprezentaĵo estas spaco dividita al 4 partoj per kruco. Ili estas:

  • supra maldekstra (angle: Upper Left, mallongigo UL)
    • individua, subjektiva ("mio")
  • supra dekstra (angle: Upper Right, mallongigo UR)
    • individua, objektiva ("ĝio")
  • suba maldekstra (angle: Lower Left, mallongigo LL)
    • kolektiva, subjektiva ("nio")
  • suba dekstra (angle: Lower Right, mallongigo LR)
    • kolektiva, objektiva ("ĝiaro")

Niveloj redakti

Laŭ integrala teorio, la homa konscio evoluas laŭ ŝtupoj:

  1. egocentrismo
  2. etnocentrismo
  3. mondcentrismo

Super tiuj tri niveloj troviĝas la integrala nivelo. Homo, kiu atingis ĝin, trovas ankaŭ en la malpli altaj niveloj ion pozitivan kaj rigardas ĉiujn erojn de la materia kaj spirita mondo kiel interplektitan reton.

La holarkion egocentrismo - etnocentrismo - mondcentrismo - integrala mondrigardo prezentas pli detale - kaj kun pli multaj ŝtupoj - la spirala dinamiko.

Integrala movado redakti

Ĉirkaŭ integrala teorio formiĝis iom nebule formulita socia movado.

La integrala movado celas, ke homoj atingu - i.a. pere de meditado - pli profundan konscion kaj pli altan nivelon de evoluo. Tiamaniere ĝi volas malfermi novajn resursojn por solvi tutmondajn problemojn.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bibliografio redakti

  • [1] H. Lasarcyk: Salto de la konscio. Kiel integrale orientigita rigardo al la mondo ŝangas nian vivon. Enkonduko. tradukis Klaus Friese (www.verkoj.com)