Internacia Matematika Unio

La Internacia Matematika Unio (angle [The] International Mathematical Union, mallongigita : IMU) estas internacia neregistara kaj neprofitcela scienca organizo, dediĉita al antaŭenigado de internacia kunlaboro en la kampoj de matematiko. La Unio estas membro de la Internacia Scienca Konsilio kiu subtenas la principon de libereco, respondeco kaj universaleco de scienco. La membroj de la unio estas la reprezentantoj de la naciaj matematikaj organizoj de 88 landoj [1]. La organizo estis establita en 1919, ĉesis funkcii en 1936 kaj estis reestablita en 1951. Ekde 2020, la prezidanto de la Unio estas la usona matematikisto de argentina origino, Carlos Koenig [2].

Internacia Matematika Unio
internacia ne-registara organizaĵo • neprofitcela organizaĵo • matematika societo
Komenco 10-a de septembro 1951 vd
Fino 1932 vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Weierstrass Institute
Agareo

matematiko

Ĉefestro(j) Carlos Kenig • Marshall Harvey Stone • Rolf Nevanlinna • Georges de Rham • Henri Cartan • K. S. Chandrasekharan • Deane Montgomery • Lennart Carleson • Jürgen Moser • Ljudvig Faddejev • Jacques-Louis Lions • David Mumford • Jacob Palis • John M. Ball • László LovászIngrid Daubechies • Ŝigefumi Mori vd
Membro de Internacia Konsilio de SciencoKomitato pri Kosma EsploradoInternacia Scienca Konsilio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La celoj de la unio estas la jenajn [3]:

  • Antaŭenigi internacian kunlaboron en matematiko.
  • Subteni kaj helpi la Internacian Kongreson de Matematikistoj kaj aliajn internaciajn sciencajn kunvenojn aŭ konferencojn.
  • Instigi kaj subteni aliajn internaciajn matematikajn agadojn, kiuj estas konsiderataj kontribuantaj al la evoluo de matematika scienco en iu ajn el ĝiaj aspektoj, pura, aplikata aŭ eduka.

Referencoj redakti

  1. IMU, Membership, Member Countries.
  2. IMU, Organization, IMU Executive Committee.
  3. IMU, Organization, About.

Eksteraj ligiloj redakti