Internacia Unio de Geodezio kaj Geofiziko

internacia ne-registara organizaĵo

La Internacia Unio de Geodezio kaj Geofiziko (france Union géodésique et géophysique internationale, angle The International Union of Geodesy and Geophysics, mallongigite : IUGG) estas internacia neprofitcela organizaĵo kiu celas instrui, kreskigi kaj dokumenti esploradon de geodezio kaj geofiziko tutmonde.

Internacia Unio de Geodezio kaj Geofiziko
scienca societo
Komenco 1919 vd
Lando(j) Germanio vd
Situo Potsdam
Membro de Internacia Konsilio de SciencoKomitato pri Kosma EsploradoInternacia Scienca Konsilio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La organizaĵo estis fondita en 1919 en Bruselo, Belgio kaj poste translokiĝis al la urbo Potsdamo en Germanio. La oficiala lingvo en la organizaĵo restis franca eĉ post la translokiĝo al Germanio. La unio celas antaŭenigi kaj kunordigi esplorlaborojn rilatajn al la fizikaj kaj kemiaj ŝanĝoj de la tero helpe de aeraj kaj satelitaj fotoj. La unio ankaŭ faras esplorojn en la Ekstertero kaj sur la planedoj. La unio kunigas sub ĝi ĉiujn profesiajn kaj sciencajn organizaĵojn traktantajn en la kampoj de geodezio kaj geofiziko kaj en kunlaboro kun akademiaj organizaĵoj. La organizaĵo estas membro de la Internacia Scienca Konsilio.

Organizo redakti

La Internacia unio por Geodezio kaj Geofiziko konsistas el ok asocioj, ĉiu reprezentante kampon de geodezio aŭ geofiziko. Malsupre estas la organizaĵoj : [1]

  • Internacia unio por Kriosferaj Sciencoj [2]
  • Internacia unio de Geodezio [3]
  • Internacia unio de Geomagnetismo kaj Aeronomio [4]
  • Internacia unio de Hidrologiaj Sciencoj [5]
  • Internacia unio por Meteologio kaj Atmosferaj Sciencoj [6]
  • Internacia unio por la Fizikaj Sciencoj de la Oceanoj [7]
  • Internacia unio por Sismologio kaj Fiziko de la Tera Interno [8]
  • Internacia unio por Vulkanologio kaj Kemio de la Interno de la Tero [9]

Pro la interaga naturo de la fakoj administritaj fare de la Internaciaj organizaĵoj, ses komisionoj kaj laborgrupo pri Historio de la Unio (WGH) estis establitaj por servi la union kaj la internacian geofizikan komunumon antaŭenigante la studon de certaj interfakaj problemoj. Malsupre estas la ses komisionoj :

  • klimataj kaj mediaj ŝanĝoj
  • matematika geofiziko
  • geofizika risko kaj daŭripovo
  • studo de la profundo de la interno de la Tero
  • datumoj kaj informoj
  • planedaj sciencoj

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Arkivaj kolektoj redakti