Isabel Pachano de Mauri

Isabel Pachano de Mauri (1868 – 1911) estis venezuela pianisto kaj komponistino.

Isabel Pachano de Mauri
Persona informo
vdr

Vivo redakti

Ŝi naskiĝis en Karakaso en klera familio el klera socia rondo. Tiel ŝi kreskis en medio de profunda arta riĉeco; ŝi lernis pianon de frua aĝo; ludante ĝin unue kaj komponante poste, ŝi transigis la hejman sferon brilante sur la publika scenejo. En vojaĝo al Eŭropo Isabel konatiĝis en Parizo kun la pentristo, skulptisto kaj violonĉelisto, Emilio Mauri, al kiu ŝi edziniĝis. Reveninte al Venezuelo Emilio Mauri estis nomumita direktoro de la Akademio de Belartoj (1887), posteno kiun li okupis ĝis sia morto (1908).

Isabel Pachano de Mauri ĉiam portis sian arton al bonfaraj koncertoj kaj partoprenis en kulturaj eventoj, tiel ŝi iĝis konata figuro en la venezuela muzika kampo.

En Venezuelo, tiel kiel en la tuta Ameriko, fine de la 19-a jarcento komencis la gradan inkludon de virinoj en la ekonomia, socia kaj kultura agado.

En muziko multaj virinoj trovis hejme la idealan rimedon por esprimi sin, profitante de la piano, kiu estis la moda instrumento; kaj la salonoj estis la perfektaj spacoj por montri siajn kapablojn, unue kiel interpretistoj, kio permesis aliri aliajn ŝtupojn: kelkaj por fariĝi instruistinoj, kaj aliaj eĉ komponistinoj.

En Venezuelo, krom la escepta figuro de la pianisto kaj komponistino Teresa Carreño (V.enM. 193) kiu disvolvis intensan internacian karieron kiel interpretisto, la kontribuo de virinoj ne estis sufiĉe taksita de la muzikhistoriistoj. Tamen la tiama gazetaro dediĉis gravajn spacojn por elstarigi iliajn agadojn. La literatura kaj arta revuo “El Cojo Ilustrado” komencis publikigi la verkojn kaj komponaĵojn de la diversaj artistinoj kiuj elstaris tiutempe. Nome, pri Isabel Pachano “El Cojo Ilustrado”  ricevis per granda laŭdo ŝiajn verkojn “Melopeya” kaj “Danco de la koboldoj”, dediĉita al la poetino Margarita Agostini de Pimentel, ankaŭ la peco “Himno” komponita kaj prezentita de ŝi en la Urba Teatro "por la profito de la viktimoj de Sankta Domingo" (1894).  

Krome, la revuo elstarigis ŝian talenton kaj dediĉon: "Sinjorino Mauri estas lerta pianisto kaj inspira komponisto. Ŝi estas ĉiam varme aplaŭdita kiam ŝi portas siajn talentojn tien kie arto bezonas ilin por bonfaraj aŭ patriotaj celoj; kaj ŝiaj belaj produktaĵoj estas juste festitaj, kelkaj el kiuj honoris la paĝojn de ĉi tiu Revuo" (1895).

La plej rimarkinda prezento de Isabel Pachano estis dum la memor-okazaĵoj de la heroo de la sendependeco de Sudameriko, Antonio José de Sucre (1895).

La heredaĵo de Isabel Pachano substrekas la riĉecon de la venezuela muzika historio kaj la decidan rolon de virinoj en ĝia evoluo.

Laŭ esploro farita kunlabore kun la historiisto Claudia Figueroa: “Isabel Pachano reprezentas la venezuelajn virinojn de la 19-a jarcento kiuj, havante la privilegion aliri edukadon kaj trejnadon, fariĝis kolonoj de muzika, literatura kaj kultura kreado.”

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 213 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Eksteraj ligiloj redakti