Islamo en Tanzanio

Islamo en Tanzanio estas unu el la tri plej disvastiĝintaj religioj de la lando. Laŭ diversaj fontoj la nombro de islamanoj estas de unu triono ĝis duono de la loĝantaro de Tanzanio.

La Granda Moskeo en Kilva, la plej malnova moskeo en la regiono de la Grandaj Lagoj

Historio redakti

Ĉirkaŭ la mezo de la 1-a jarmilo a.K. persaj komercistoj aperis sur la marbordo de aktuala Tanzanio, kaj pli poste — la arabaj. Ili alportis islamon al la teritorio de moderna Tanzanio. Ĝuste tiam aperis nova etna komunumo — la svahila . En la 10-a jarcento la Kilva Sultanlando aperis sur la teritorio loĝata de la svahiloj, disvastigante sian influon al la marborda strio de Orienta Afriko.

En la jaro 1107 la unua moskeo en la suda hemisfero, la moskeo Kizimkazi[1], estis konstruita de homoj el Ŝiraz sur la insulo Unguĵo. En la epoko de la sultanato, Zanzibaro fariĝis la plej granda sklavkomerca centro en Orienta Afriko. En la 19-a jarcento, ĉirkaŭ 50 mil sklavoj estis vendataj ĉiujare tra Zanzibaro[2].

Islamo komencis penetri en la kontinentan parton de Tanzanio kune kun islamaj komercistoj. La unua moskeo en la regiono de la Grandaj Lagoj estis fondita en la 10-a jarcento. Tamen islamo pli amase ekpenetris la landon en la 19-a jarcento. Tiam multaj afrikaj gvidantoj konvertiĝis al islamo. Inter la du mondmilitoj, la disvastiĝo de islamo akceliĝis draste. En la dua duono de la 20-a jarcento, enmigrintoj el Barato kaj Pakistano aliĝis al la islama komunumo. En 1969, la Nacia Konsilio de Islamanoj de Tanzanio estis establita por kunordigi islamajn aferojn kaj elekti la muftion.

 
Moskeo Malindi en Zanzibaro

Nuna situacio redakti

Islamo estas religio, laŭ diversaj fontoj, de 30[3] ĝis 50%[4] da loĝantoj en Tanzanio. Sur la kontinento, islamaj komunumoj estas koncentritaj en marbordaj regionoj, kun kelkaj grandaj islamaj komunumoj ankaŭ en la enlandaj urbaj areoj, precipe laŭ la iamaj karavanaj vojoj. Pli ol 99% de la loĝantaro de la Zanzibara insularo estas islamanoj.

Plej multaj islamanoj en Tanzanio estas ŝafiismaj sunnitoj, kun tre signifaj malplimultoj de ŝijaitoj kaj ahmadistoj (aktivaj ekde 1934), kio estas afero nekutima por la subsahara Afriko. Laŭ la Pew-Esplorcentro, du trionoj de la islama loĝantaro de Tanzanio estas sunnitoj, kaj la resto estas ŝijaitoj (20%) kaj ahmadistoj (15%).

Inter la etnaj grupoj kies plejmulton konsistigas islamanoj, estas araboj, digoj, ziguoj, kveroj, kutuoj, matumbioj, maĉingaoj, nindoj, rangioj, somaloj, svahiloj kaj ŝirazioj. Islamanoj ankaŭ konsistigas ĉirkaŭ duonon de zaramoj, mveroj, njamvezoj kaj ŝambaloj; la dua duono de tiuj popoloj estas kristanoj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti