La islanda ŝafhundo estas bredata hundoraso origine enportita de la vikingoj al Islando. Poste la hundoj estis kunportitaj al la britaj insuloj kaj tie ili iĝis la bazo por la hundorasoj landlima ŝafhundo kaj kimra ŝafhundo. Sur la Ŝetlandaj Insuloj, ĝi estis krucita kun la Norvega Buhund kaj el tio rezultis la Ŝetlanda ŝafhundo.

Islanda ŝafhundo
(Íslenskur fjárhundur)
Islanda ŝafhundo
Islanda ŝafhundo
Islanda ŝafhundo
FCI-norma n-ro 289
  • Sen laborekzameno
Deveno:

Islando

Aliaj nomoj:

Islanda ŝpico

Postkola alto:

virhundo: ideale 46 cm
hundino: ideale 42 cm

Listo de hundorasoj
vdr

La islanda ŝafhundo estas la sola hundoraso kun islanda origino.

FCI Nomenklaturo redakti

  • Grupo 5 praaj hundoj
  • Sekcio 3 nordaj gardaj kaj ŝafhundoj
  • Íslenskur Fjárhundur (289) (Islanda ŝafhundo)

Rimarko: La varianto "Islenskur fjárhundur" (kun mallonga I) uzata de FCI[1] estas erara.

Mallonga priskribo redakti

Ĝi estas muskoloza hundo kun iom konveksa kranio. La okuloj estas malhele brunaj, la oreloj suprestarantaj, mezgrandaj, en formo de triangulo kun fortaj randoj . Trunko estas longa, forta; kruroj paralelaj kun fortaj ostoj. Ĝia vosto formas ringon, tuŝante la dorson.

Hararo estas diversa, ekzistas longharaj kaj kurtharaj variantoj kun suba mola hararo. La hararo pli mallonga sur la kapo, antaŭa parto de la kruroj. La voston kovras abunda hararo. La koloro estas diversa, sed unu koloro ĉiam dominas (helruĝa, blanka, griza malofte nigra)

Karakterizaĵoj: nepretendema, vigla, aktiva, nefida je fremduloj. Ĝi manĝas relative malmulte, sed amegas la fiŝkarnon.

Uzebleco: multflanka laborhundo; konvena por gregogardado, domgardado, garda-defenda laboro.

  • postkola alto ĉe virhundo: ~ 33-41 cm, ĉe hundino: 30-38 cm
  • korpopezo: 9-14 kg
  • nutrobezono: 850 g/tago
  • naskonombro: 4-7 idoj
  • verŝajna vivdaŭro: 12-14 jaroj

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

testxxx discussedxxx witĥx Brionxxx VIBBERxxx Islandhundxxx Íslenskixxx fjárhundurinnxxx Íslenskurxxx fjárhundurxxx doxxx notxxx removexxx