István Cserepes [iŝtvAn ĉerepeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Cserepes István estis hungara pentristo.

István Cserepes
Persona informo
Naskonomo Cserepes István
Naskiĝo la  15-an de februaro 1901(nun 1901-02-15)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 15-an de januaro 1945
en Hungario Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo István Cserepes
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Pentraĵo de István Cserepes: Aĵpentraĵo kun blua vazo
Memortabulo pri István Cserepes

István Cserepes [1] naskiĝis la 15-an de februaro 1901 en Budapeŝto, li mortis la 15-an de januaro 1945 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Cserepes komence estis ferlaboristo kaj amatora pentristo. Li akiris diplomon en Reĝa Hungara Belarta Altlernejo en 1930. Lia plej grava instruisto estis István Csók. Jam dum la studentaj jaroj li ekspoziciis. En la jaroj 1930 kaj 1931 li pentradis en Parizo helpe de stipendio. Hejmenveninta li ne nur pentradis impresionismajn pejzaĝojn, sed li kreis ankaŭ kelkajn skulptaĵojn. Li estis viktimo de la nazioj (ŝajnas - pro socialismaj ideoj). Li ricevis kelkajn premiojn, en 1937 en mondekspozicio de Parizo li ricevis bronzan medalon.

Elektitaj ekspozicioj redakti

  • Budapeŝto (1927, 1929, 1932, 1942, 1948, 1960)
  • Parizo (1931)
  • Baja (1974)

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Virágcsendélet
  • Reggeli szépítkezés
  • Fürdőző (1931)
  • Lány madárral
  • Gyártelep (1930)
  • Tihany
  • Ülő hátakt
  • Óbuda

Memorigiloj redakti

  • memortabulo [2]

Fontoj redakti