István Ferenczy (skulptisto)

István Ferenczy [iŝtvAn ferenci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ferenczy István estis hungara skulptisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio.

István Ferenczy
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1792 (1792-02-24)
en Rimavská Sobota
Morto 4-an de julio 1856 (1856-07-04) (64-jaraĝa)
en Rimavská Sobota
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o József Ferenczy
Parencoj Gyula Sándy
Okupo
Okupo artkolektanto • desegnisto • skulptisto • medalisto
vdr
Memortabulo de István Ferenczy

István Ferenczy [1] naskiĝis la 24-an de februaro 1792 en Hungara reĝlando, en Rimaszombat (nuntempa Rimavská Sobota en Slovakio). Li mortis la 4-an de julio 1856 en sia naskiĝurbo.

Biografio redakti

István Ferenczy lernis skulptadon en Vieno, poste en 1818 perpiede iris al Romo. Tie li studis la marmoran skulptoarton dum 6 jaroj. Hejmenveninta en 1824 li kunportis etan skulptaĵon, pri kio oni konstatis post jarcento, ke tio estas unusola senduba skulptaĵo de Leonardo da Vinci. Li fondis malgrandan lernejon por skulptistoj. Spite la sukcesojn li vivis ĝismorte en malriĉeco.

Liaj ĉefaj skulptaĵoj redakti

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti