István Móna [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Móna István estis hungara moderna pentatlonisto, skermisto, olimpiano, olimpika kaj kvarfoja monda ĉampionoj, trejnisto, advokato. Lia adoptita filo estis Krisztián Kulcsár.

István Móna
Persona informo
Naskiĝo 17-an de septembro 1940 (1940-09-17)
en Nyíregyháza
Morto 28-an de julio 2010 (2010-07-28) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo István Móna
Okupo
Okupo modernpentatlonisto
vdr

István Móna[1] naskiĝis la 17-an de septembro 1940 en Nyíregyháza, li mortis la 28-an de julio 2010 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Móna akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1968, post 4 jaroj trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Jam en 1968 li eklaboris en advokata oficejo. Li edziĝis dufoje, la unua edzino naskis filinon, pro la dua edzino li adoptis 2 filojn. Li ricevis ŝtatan premion en 2005.

Sporta kariero redakti

István Móna inter 1955-1970 estis moderna pentatlonisto en signifa ĉefurba sportklubo. Li estis hungara pentatlona ĉampiono kvarfoje inter 1962-1966 teame (dum li apartenis al la hungara nacia teammo), ankaŭ skerma ĉampiono en 1970 same teame. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1968 kun ora medalo teame, krome en mondĉampionumoj li estis la unua kvarfoje inter 1963-1967 teame. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1970, poste li estis trejnisto (1971–1987), pli poste li havis postenon en la hungara sporta vivo.

Elektitaj disĉiploj redakti

Lia libro redakti

  • Élettusa - három tételben (2009)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto (2010)

Fontoj redakti

Referencoj redakti