István Pluhár
István Pluhár [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pluhár István estis hungara ĵurnalisto, raportisto, futbalisto, altlerneja instruisto. Lia familia nomvarianto estis Pápai (kiel futbalisto).
István Pluhár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Pluhár István |
Naskiĝo | la 10-an de decembro 1893 en Tóváros (Hungario) |
Morto | la 1-an de decembro 1970 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | futbalisto • ĵurnalisto |
István Pluhár [1] naskiĝis la 10-an de decembro 1893 en Tóváros, li mortis la 1-an de decembro 1970 en Budapeŝto.
Biografio redakti
István Pluhár frekventis gimnazion en Győr, poste li studis en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Dum la studentaj jaroj li ankaŭ estis futbalisto, eĉ dufoje li estis membro de la nacia teamo en 1921. Pli frue jam ekde 1920 li estis sporta ĵurnalisto, paŝo post paŝo li havis pli altajn postenojn en la redaktejo. En 1928 li ĉesis la aktivan sporton, post 2 jaroj li debutis kiel la unua sporta raportisto de Hungara Radio. Inter 1931 kaj 1944 li instruis en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. En 1947 li false estis akuzita, poste nur ignorita.
Elektitaj libroj redakti
- Sportok könyve (1935, redaktoro)
- Svéd világ, svéd sport (1943)
- Szerelmünk, a mikrofon (1967, kun György Szepesi)
- Játszottam, oktattam, tudósítottam (1977)
Memorigiloj redakti
- memortabulo en Tata [2]