Ivan Bella (naskiĝinta la 25-an de majo, 1964 en Brezno, Slovakio) estis slovaka kosmonaŭto. Li pasis 7 tagojn, 21 horojn, kaj 56 minutojn en kosma spaco. Li estas edziĝinta, kaj la patro de du infanoj.

Ivan Bella
Persona informo
Naskiĝo 21-an de majo 1964 (1964-05-21) (59-jaraĝa)
en Brezno,  Ĉeĥoslovakio
Lingvoj slovaka
Ŝtataneco Slovakio
Okupo
Okupo kosmonaŭtopilotomilitisto
vdr

Li estis la unua slovako eniri kosman spacon nekonsidere la usona astronaŭto de slovaka origino, Eugene Cernan. Li partoprenis 9-tagan kunmisionon rusan-francan-slovakan en kosmostacio Mir en 1999.

Kariero redakti

  • 1979-1983 - Armea gimnazio (Vojenskė gymnázium Banská Bystrica)
  • 1983-1987 - Universitato de Armea Aviado en Košice (Vysoká vojenská letecká škola SNP v Košiciach)
  • ekde 1983 - pilotlicenso, pli malfrue batalpilota licenso
  • ekde 1993 - servis ĉe la 33-a aviadejo, flugante per batalaviadiloj Mig-21 kaj Su-22
  • 1998-1999 - misio kosma kaj trejnado en Rusio
  • 1999 - emeritiĝinta

Misio Kosma redakti

  • 23-a de marto, 1998 - eliris Rusion por ektrejnadi por kosma misio
  • aŭgusto 1998 - Bella elektis por kosma aviado
  • 20-a de februaro ĝis la 28-a, 1999 - Li flugis per Soyuz TM-29 en la 27-a ekspedicio al kosmostacio Mir kiel Kosmonaŭto de Esplorado kune kun Viktor Michajlovič Afanasiov kaj Jean-Pierre Haigneré, lanĉita el Bajkonur.